La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (origine svede Nils Holgerssons underbara resa genom Sverige) estas fama literatura verko de la sveda verkistino Selma Lagerlöf, publikita en du partoj en 1906 kaj 1907. La fono por la verko estis mendo de la Nacia Asocio de Instruistoj en 1902 por verki libron de legaĵoj de geografio por la publikaj lernejoj.

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson
Origine 'Nils Holgerssons underbara resa genom Sverige'
La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Selma Lagerlöf
Lingvoj
Lingvo sveda lingvo
Eldonado
Eldondato 1906-1907
Ĝenro fantasto
Loko de rakonto Västra Vemmenhög • Vombsjön • Vittskövle Castle • Övedskloster Castle • Glimmingehus • Kullaberg • Ronneby River • Karlskrona • Ottenby • Lilla Karlsö • Vineta • VisbyTåkernÖrebro • Kolmården • HjälmarenFaluna MinoUpsaloStokholmo • Linderödsåsen • Ovesholm Castle • Bäckaskog Castle • Ryssberget • Kristianstad • Lyckebyån • Kalmara Markolo • Borgholm • Tjust • Sunnerbo hundred • Taberg • HuskvarnaJönköping • Ulvåsa • Alvastra Abbey • Vreta Abbey • Linköping Cathedral • Medevi • abatejo Vadstena • Motala • Finspång • NorrköpingGöta-kanalo • Yngaren • Båven • Eskilstuna • Fellingsbro • Västerås • Norberg Municipality • Svartån • Sagån • Bergslagen • Dalälven • Rättvik • Leksand • Floda • Stokholma arkipelagoSkanseno • Älvkarleby • Delsbo • Sundsvall • Alnön • ÅngermanlandVästerbottenMalmberget • Kiirunavaara • Luossavaara • KirunaÖstersund • Ljusnan • Sonfjället National Park • Österdal River • Klarälven • Mårbacka • Q10432134 • Marstrand • Nääs Castle • Söderåsen National Park • Smygehuk
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson
literatura verko
Informoj
vdr

«Ŝi dediĉis tri jarojn al studo de naturo kaj familiarigo kun la vivo de bestoj kaj birdoj. Ŝi pristudis neeldonitan folkloron kaj legendojn de diversaj provincoj. Ĉiun tiun materialon ŝi ingenie interplektis en sia historio.» (De la enkonduko de la tradukistino al la angla, nome Velma Swanston Howard.)

Selma Lagerlöf, kiel multaj elstaraj intelektuloj svedaj tiuepoke, emis la reformon en la ortografio de la sveda. Kiam oni publikigis la verkon en 1906, tiu libro estis unu de la unuaj kiuj adoptis la novan ortografian sistemon menditan de registara decido de la 7-a de aprilo 1906.

Argumento redakti

La libro temas pri knabo, Nils Holgersson, «kies pleja emo estis manĝi kaj dormi, kaj poste fari ŝercojn». Li ŝatas ĝeni la bestojn de la familia farmo. Dum liaj gepatroj estas en la preĝejo kaj ili restigis lin hejme por ke li memorigu ĉapitrojn de la Biblio, Nils kaptas koboldon per reto. Tiu proponas al Nils por sia liberigo grandan ormoneron. Nils malakceptas la proponon kaj la koboldo punas lin, igante Nils-on mem koboldo, kvankam samtempe donante al li la eblon paroli kun la bestoj, kiuj kontentegas vidi la knabon reduktita al tiu malgrando kaj deziras revenĝi. Dume grupo de sovaĝaj anseroj flugas super la farmo dum unu el siaj migradoj, kaj Marteno, unu de la hejmaj bredanseroj de la gepatroj de Nils, aliĝas al ili. Kiel klopodo savi ion antaŭ la reveno de la familio, Nils alkroĉiĝas forte al la kolo de la birdo kiam tiu sukcesas ekflugi ĝustatempe por aliĝi al la sovaĝaj birdoj.

La sovaĝaj anseroj, kiuj dekomence ne volas kunporti infanon kaj bredanseron, fine alportas ilin al surpriza veturado tra ĉiuj de la historiaj provincoj de Svedio, observante ties naturajn karakterojn kaj ekonomiajn rimedojn. Samtempe, la roluloj kaj la situacioj, kiujn li trafas, virigas lin: la bredansero devas pruvi sian flugokapablon same kiel la spertaj sovaĝaj anseroj, kaj Nils bezonas demonstri al la anseroj ke li estas utila kompanio, spite al sia komenca rifuzo. Dum la veturado, Nils ekscias, ke se li pliboniĝos, la koboldo povus esti preta redoni al li lian originan grandon.

La libro estis kritikata pro la fakto ke la ansero kaj la knabo ne haltis en la provinco Halland. En la ĉapitro 53 ili flugas super Halland, kaj survoje revene al Skanio, la vido ne impresas ilin kaj ili ne haltas. Tamen tia ĉapitro estis aldonita al kelkaj tradukoj de la verko.

En Esperanto aperis redakti

Eksteraj ligiloj redakti