La morto de la poeto (versaĵo)

"La morto de la poeto" (ruse Смерть Поэ́та) estas ruslingva versaĵo de Miĥail Lermontov, skribita en 1837. Ĝi estas dediĉita al la morto de fama poeto Aleksandr Puŝkin, okazinta post kiam li estis vundita dum duelo kun Georges d'Anthès la 27-an de januaro 1837 apud Peterburgo. La publikigo de la versaĵo dum longa tempo estis malpermesata en Rusia Imperio, tamen ĝi rapide fariĝis vaste konata, ĉar oni reskribadis ĝin en kelkaj dekmiloj da ekzempleroj.

Смерть поэта
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro Miĥail Lermontov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1852
Ĝenro verso
vdr

En la versaĵo Lermontov malaprobis rusian socion je la morto de Puŝkin, fakte organizita de la Rusia registaro.

Teksto redakti

Originala varianto kaj esperanta traduko (vidu plenan tekston):

Ruslingve En Esperanto (tradukis K.Gusev)
Погиб поэт! — невольник чести —

Пал, оклеветанный молвой,
С свинцом в груди и жаждой мести,
Поникнув гордой головой!..
Не вынесла душа поэта
Позора мелочных обид,
Восстал он против мнений света
Один, как прежде... и убит!
Убит!.. К чему теперь рыданья,
Пустых похвал ненужный хор
И жалкий лепет оправданья?
Судьбы свершился приговор!
Не вы ль сперва так злобно гнали
Его свободный, смелый дар
И для потехи раздували
Чуть затаившийся пожар?
Что ж? веселитесь... Он мучений
Последних вынести не мог:
Угас, как светоч, дивный гений,
Увял торжественный венок.

(...)

Pereis li, poet' de justo,

Murdita per la kalumni',
Kun peza plumbo en la brusto
Kaj venghavido mortis li! ...
Ne povis la animo luma
Subiĝi al la malhonor',
Li sola kontraŭ fals' monduma
Ribelis ... Kaj li estas for!
Murdita! ... Do por kio ploroj,
De l' povraj laudoj tarda ĥor'
Kaj sinpravigoj de l' sinjoroj?
Pro fato li jam estas for!
Kaj ĉu ne vi kolere pelis
La noblan kanton de liber',
Elblovi incendion celis,
El la ĵaluzo - nur fajrer'?
Do ĝoju ... Mutas bardo nia,
La bonon rompis la malbon'.
Ne lumas plu la stel' genia,
Forvelkis la solena kron'.

(...)

Aliaj tradukoj redakti