La naskiĝo de la tragedio el la spirito de la muziko

verko de Frederiko Niĉeo

La naskiĝo de la tragedio el la spirito de la muziko (germane Die Geburt der Tragödie aus dem Geiste der Musik) estas libro de Friedrich Nietzsche, kiun li publikigis komence de 1872. Ĝi estis la unua grava verko de Nietzsche, per kiu la tiam 27-jara profesoro pri filologio samtempe distanciĝis de la scienca filologio. Sur proksimume 100 libropaĝoj kaj en 25 koncizaj ĉapitroj la juna sciencisto disvolvis el sia studo de la Antikva Grekio, el sia amo al la muziko kaj el sia estimo de Schopenhauer kaj Wagner sian kulturan mondkomprenon. Li prezentis siajn teoriojn pri la ekesto kaj dekadenco de la greka tragedio kaj krom tio ĝeneralajn kulturfilosofiajn kaj estetikajn konsiderojn, akceptatajn ankaŭ en la 20-a jarcento. Ĝi enhavis antaŭparolon al Richard Wagner, al kiu Nietzsche omaĝis la traktaĵon kaj kiun li tiam konsideris kiel ebla novfondanto de arto kaj kulturo kompareblaj al la grekaj.

Die Geburt der Tragödie aus dem Geiste der Musik
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Wilhelm Nietzsche
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1872
Ĝenro teorio de dramo • eseofilozofio
vdr
Titolpaĝo de la unua presaĵo

En 1886 Nietzsche aperigis duan eldonon sub la titolo Die Geburt der Tragödie. Oder: Griechenthum und Pessimismus [La naskiĝo de la tragedio. Aŭ: Grekeco kaj pesimismo], je kio li antaŭmetis al la libro „provon de memkritiko“.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti