La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj (filmo)

La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj (itale: L'incredibile storia dell'Isola delle Rose, angle: Rose Island) estas itala filmo publikigita en 2020 direktita de Sydney Sibilia kaj publikigita de Netflix.[1]

La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj
filmo
Originala titolo L'incredibile storia dell'Isola delle Rose
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 9 dec. 2020
Ĝenro komedia filmo, aventura filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Sydney Sibilia
Scenaro Sydney Sibilia • Francesca Manieri
Rolantoj Elio Germano • Matilda De Angelis • Leonardo Lidi • Fabrizio Bentivoglio • Luca Zingaretti • François Cluzet • Tom Wlaschiha • Violetta Zironi • Fabrizio Rongione • Marco Pancrazi • Luca Della Bianca • Marco Sincini
IMDb
vdr

La itallingva filmo temas pri la Insulo de la Rozoj, artefarita insula ŝtato kreita en 1967 de Giorgio Rosa, kies oficiala lingvo estis Esperanto. Aperis recenzo prie en Kontakto.[2]

Filmado redakti

La mara platformo estis rekreita en granda senfina banejo en Malto, kie oni ankaŭ simulis la ŝtormojn.[3]

Distingoj redakti

La filmo atingis tri premiojn David de Donatello 2021, disdonitaj al: Stefano LEONI kaj Elisabetta ROCCA pro la plej bonaj videfektoj; al Matilda DE ANGELIS, kiel la plej talenta neprotagonista aktorino; kaj al Fabrizio BENTIVOGLIO, kiel la plej talenta neprotagonista aktoro.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Artikolo de Libera Folio pri la filmo [1]
  2. Xavi Alcalde. 2020 "Rozkolora utopio". Kontakto 300 (2020/6): 11-13.
  3. Jutuba video pri la kreado de la filmo [2]
  4. Insulo de rozoj premioj David de Donatello 2021 ĉe Radio Havano Kubo

Eksteraj ligiloj redakti