La oldulo kaj la maro

anglalingva novelo de Ernest Hemingway

La oldulo kaj la maro (en: The Old Man and the Sea) estas novelo de Ernest Hemingway verkita en Kubo en 1951 kaj eldonita en 1952. Ĝi estis la lasta ĉefa fikciaĵo verkita de Hemingway kaj eldonita dum lia vivo. Unu el liaj plej famaj verkoj, en ĝi temas pri maljuniĝanta Kubana fiŝkaptisto kiu luktas kun giganta makajro (Makaira nigricans) (angle: marlin) fore en la Golfa Marfluo. Kvankam ĝi ricevis diversajn beletrajn kritikojn, ĝi notindas en la fikcio de la dudeka jarcento kaj en la kanono de Hemingway, recertigante lian mondvastan beletran elstaron kaj grava por lia elekto por la Premio Nobel de literaturo en 1954.

La oldulo kaj la maro
Origine The Old Man and the Sea
La oldulo kaj la maro
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ernest Hemingway
Lingvoj
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1952
Loko nekonata, Usono
Eldoninto Charles Scribner's Sons
Eldonejo Charles Scribner's Sons
Ĝenro novelo
Loko de rakonto Kubo
Honorigoj Premio Pulitzer por Fikcio
vdr
Ernest Hemingway, lia familio, kaj makajroj

Fono kaj eldono redakti

La plejmulto da biografoj asertas, ke la jaroj sekvantaj la eldonon de Por Kiu Sonoras la Sonorilo (en: For Whom the Bell Tolls) fare de Hemingway de 1940 ĝis 1952 estis la plej mallumaj en lia beletra kariero. La romanon Trans la Riveron kaj en la Arbojn (en: Across the River and Into the Trees) (1950) kritikistoj preskaŭ unuanime mallaŭdis kiel sinparodion. Evidente, lia partopreno kiel Alianca raportisto en la Dua mondmilito ne fruktis kiel liaj spertoj en la Unua mondmilito (Adiaŭo al Armiloj ~ A Farewell to Arms, 1929) aŭ en la Hispana Enlanda Milito (Por Kiu Sonoras la Sonorilo).

Komence, Hemingway planis uzi la historion de Santiago, kiu fariĝis La Oldulo kaj la Maro, kiel parton de pli granda verko, al kiu li aludis per La Mara Libro. Kelkaj partoj de tiu ja aperis en la postmorte eldonita Insuloj en la Fluo (en: Islands in the Stream). Pozitiva retrokuplo kiun li ricevis pri la rakonto pri Santiago spronis lin verki ĝin kiel memstara verko. La libro estas novelo, ĉar ĝi havas nek ĉapitrojn, nek partojn kaj estas iomete pli longa ol rakonteto.

La novelo unue aperis, en sia 26.500-vorta tutaĵo, kiel parto de la numero de la revuo Life je la 1-a de septembro 1952. De tiu numero 5,3 milionoj da ekzempleroj vendiĝis en du tagoj. La plejmulto de la tiama kritikado estis ekstravagance pozitiva, sed strio de malkonsenta kritikado poste elfoniĝis.

Bizare, la titolon oni mispresis sur la kovrilon de frua eldono kiel La Olduloj kaj la Maro.

Inspiro por la karaktero redakti

Kiam Hemingway loĝadis en Kubo komence de 1940 kun sia tria edzino Martha Gellhorn, unu el liaj favorataj ŝatokupoj estis veladi kaj fiŝadi en sia boato, nomita la Pilar. Ĝenerala biografia interkonsento asertas, ke la prototipo por Santiago en La oldulo kaj la maro estis, almenaŭ parte, la kuba fiŝkaptisto Gregorio Fuentes.

Fuentes, kiu naskiĝis en 1897 sur Lanzarote en la Kanariaj Insuloj, transmigris al Kubo, kiam li aĝis ses jarojn, kaj tie renkontis Hemingway-on en 1928. En la 1930-aj jaroj Hemingway dungis lin prizorgi sian boaton. Dum Hemingway loĝis en Kubo, forta amikeco formiĝis inter li kaj Fuentes. Por preskaŭ tridek jaroj Fuentes servis kiel kapitano de la Pilar; tio inkluzivis tempon, dum kiu Hemingway ne loĝis en Kubo. Fuentes, suferante de kancero, mortis en 2002; li aĝis 104 jarojn. Antaŭ sia morto li donacis Pilar-on, la boaton de Hemingway al la registaro de Kubo. Li neniam legis la novelon La oldulo kaj la maro.

Intriga resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La oldulo kaj la maro rakontas eposecan batalon inter maljuna, sperta fiŝkaptisto kaj giganta "makajro" (?), onidire la plej granda kaptaĵo de lia vivo.

Malfermas ĝin klarigo ke la fiŝisto, kies nomo estas Santiago (sed kiu eksterdialoge aludiĝas nur kiel la oldulo), elspezadis jam 84 tagojn sen kapti fiŝon. Li verŝajne estas tiel malbonŝanca ke la gepatroj de lia juna metia lernoknabo, Manolin, malpermisis tiun kunveli kun la maljunulo kaj ordonis al li fiŝkaptadi kun pli sukcesaj fiŝistoj. Ankoraŭ dediĉita al la maljuna viro tamen, la knabo vizitadas la domaĉon de Santiago ĉiunokte, port-tirante reen lian fiŝkaptilaron, manĝigante lin, kaj diskutante Usonan basbalon, plej notinde la idolon de Santiago, Joe DiMaggio. Santiago informas Manolin-on, ke la venontan tagon li entreprenos foren en la Golfon por fiŝkapti, memfida ke proksimas fino de lia malbonŝanca periodo.

Tiel je la okdek-kvina tago, Santiago elvelas sola, prenante sian velboaton foren en la Golfon. Li aranĝas siajn fiŝfadenojn kaj antaŭ la tagmezo de la unua tago, granda fiŝo, pri kiu li certas, ke ĝi estas makajro (?), ekprenas la logilon. Nepovante entiri la makajregon, Santiago anstataŭe trovas, ke la fiŝo tiradas lian boaton. Tiamaniere pasas du tagoj kaj du noktoj, dum kiuj la olda viro portadas la streĉon de la fiŝfadeno per sia korpo. Kvankam vundita de la baraktado kaj dolorata, Santiago esprimas kompatan aprecon por sia kontraŭulo, ofte aludante lin frato.

La trian tagon de la penigado, la fiŝo komencas ĉirkaŭiri la velboaton, malkaŝante sian lacecon al la olda viro. Santiago, nun tute elĉerpita kaj preskaŭ en deliro, trovas al forton piktranĉi la makajron per harpuno kaj mortigi ĝin dum unu el ties saltegoj ekster la akvon.

Santiago rimenas la makajron al sia velboato kaj celiras hejmen, pensante pri la alta prezo kiun la fiŝo al li alportos ĉe la merkato kaj pri tio, kiom da homoj ĝi nutros. La maljuna viro decidas, ke pro la granda digneco de la fiŝo, neniu meritos manĝi la makajron.

Dum Santiago daŭrigas sian veturon ree al la marbordo, ŝarkojn allogas la sangospuro lasata de la makajro en la akvo. La unuan, granda isura ŝarko (en:mako shark, Santiago mortigas per sia harpuno, perdante dumfare tiun armilon. Li faras novan harpunon per rimenado de sia tranĉilo al la fino de remilo por helpi forigi la venontan vicon de ŝarkoj; entute, sep ŝarkojn li mortigas. Sed jam je nokto la ŝarkoj jam formanĝis la tutan korpon de la makajro, lasante nur ties skeleton. La olda viro sin admonegas pro la ofero de la makajro. Finfine atinginte la marbordon antaŭaŭrore la venontan tagon, li trabaraktas sian vojon al sia domaĉo, portante la pezan maston sur sia ŝultro. Hejme, li tuj sagiĝas liten kaj endormiĝas en tre profundan dormon.

Nesciante la veturon de la olda viro, grupo de fiŝistoj la venontan tagon kolektiĝas ĉirkaŭ la boaton kie ankoraŭ restas fiksita la skeleto de la fiŝo. Turistoj ĉe la proksima kafejo erare prenas ĝin ŝarko. Manolin, estinte ankcia dum la entreprenado de la olda viro, ploras trovinte lin sekura kaj dorma. La knabo alportas al li gazetojn kaj kafon. Kiam la olda viro vekiĝas, ili promesas denove kune fiŝkaptadi. Reendormiĝinte, Santiago sonĝas pri leonoj sur Afrika plaĝo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Beletra signifeco kaj kritiko redakti

Unu el la plej favoraj kritikaj komprenoj pri la novelo — kaj kiu de tiam konturis analizajn provojn aperis en 1957 kun la eseo far Joseph Waldmeir titolita "Confiteor Hominem: Ernest Hemingway's Religion of Man." (La Religio de la Viro laŭ Ernest Hemingway).

Ĝuste kio estas la mesaĝo de la libro?
La respondo premisas trian nivelon sur kiu La oldulo kaj la maro devas esti legata — kiel speco de alegoria komentario pri la tuta lia antaŭa verkaro, per kiu pruveblas, ke la religiaj supertonoj de La oldulo kaj la maro ne limiĝas al tiu verko el inter la aliaj verkoj de Hemingway, kaj ke Hemingway finfine prenis la decidan paŝon levi sian filozofion pri Vireco ĝis la nivelo de religio. (351)

Waldmeir estis unu el la plej elstaraj kritikistoj, kiu plene konsideris la funkcion de Kristanisma figurado en la novelo, evidentigita per la okulfrapa aludo de Santiago al la krucumo post ekvidi la ŝarkojn, kiu legiĝas:

Aj, li diris laŭtvoĉe. Ne estas traduko por tiu vorto, kaj eble ĝi estas simple bruo kian povas fari viro, malgraŭvole, sentante la najlon trapentri liajn manojn kaj en la lignon. (Hemingway 107)

Waldmeir analizas tiun linion, suplementita per aliaj okazaĵoj de simila simbolismo, tiel ke li povu pretendi ke La oldulo kaj la maro estis sema verko ĝis religia nivelo al laŭ li nomata "filozofio pri Vireco". Senkonsidere al tio, ĉu oni konsentas kun tiu logiko, lia karat-stampa kritiko, kurioze lakea laŭtone, staras kiel unu el la plej fortikaj, pozitivaj traktoj pri la novelo.

Aliflanke, unu el la plej kuraĝaj kritikistoj kiu elfoniĝis en la partio de malkonsenta opinio pri la verko estas Robert P. Weeks. Lia fifama artikolo de 1962, Fakery in 'The Old Man and the Sea,' (Trompaĵoj en 'La oldulo kaj la maro' ) prezentas serion da punktoj, kiu laŭ li montras, kiel la novelo estas febla kaj neatendita diverĝo dis de la tipa, realisma Hemingway. Apudigante tiun novelon kontraŭ la antaŭajn verkojn de Hemingway, li klarigas ke

La diferenco, tamen, en la efikiveco, kun kiu Hemingway utiligas tiun karakterizan rimedon en sia plej bona verkado kaj en La oldulo kaj la maro, estas lumiga. La fikcia verko, en kiu Hemingway plej atentis naturaĵojn, La oldulo kaj la maro, popeciĝas per eksterordinara kvanto da trompado, eksterordinara, ĉar oni atendus trovi nenian malprecizon, nenian romantikumadon pri naturaj objektoj en verkisto kiu malamegis W.H. Hudson, ne povis legi Thoreau, bedaŭregis la retorikon de Melville en Moby Dick, kaj kiu mem ricevis kritikon de aliaj verkistoj, notinde Faulkner, pro sia dediĉo al la faktoj kaj lia malvolemo "inventi". (188) Dum la malakcepto je li plejparte limiĝas al la rakonto ĉi-tema (li aludas al antaŭaj verkoj de Hemingway kiel antaŭaj gloraĵoj), la evidenta gamo de liaj kritikaj interpretoj estas kuriozaĵo por verko tiel vaste rekonata majstroverko.

Premioj kaj nomumoj redakti

La oldulo kaj la maro kondukis al multnombraj honoregoj por Hemingway, inkluzive de la Premio Pulitzer por Fikcio en 1953. Li ankaŭ gajnis la medalon Award of Merit por la Romano de la American Academy of Arts and Letters (Usona Akademio pri Beletro) tiun saman jaron. Plej prestiĝe, la Premio Nobel de Literaturo venis en 1954, «por lia majstreco super la arto pri rakontado, plej laste evidentigita en La oldulo kaj la maro, kaj por la influo kiun li efikigis al la nuntempa stilo».

Filmaj kaj televidaj adaptaĵoj redakti

El la kelkaj filmoj kiujn oni faris el la novelo, la plej notindan, faritan en 1958, stelulas Spencer Tracy kiel Santiago kaj Felipe Pazos kiel Manolín. Ĝin adaptis Peter Viertel kaj reĝisoris John Sturges, Henry King (nekreditita) kaj Fred Zinnemann (nekreditita). Ĝi gajnis la Oskar-premion por Plej bona muziko, kaj iĝis nomumita en la kategorioj Plej bona ĉefaktoro (Spencer Tracy) kaj Plej bona kinografio. Notindas, ke Hemingway opiniis Tracy-on ne san-taŭga por la rolo, laŭateste nominte Tracy-on dika lardaĵo inter aliaj nomoj. La boateto uzata de Tracy en la filmo konstruiĝis ĉe la Ŝipkonstruejo de Havano, Astilleros Palmer, kie oni filmis iujn scenojn de la filmo.

Alia elstara versio estas la televida filmo de 1990, kiun stelulis Anthony Quinn kiel Santiago kaj Francesco Quinn kiel la juna Santiago. Tiu versio enkondukas du pliajn karakterojn, kiuj ne ekzistas en la novelo — Tom Pruitt kaj Mary Pruitt, ludatajn de Gary Cole kaj Patricia Clarkson, respektive.

En 1999, la centjara jubileo de la naskiĝo de Hemingway, reĝisoro Alexandr Petrov ellasis animatan, larĝ-formatan filmon de la novelo, faritan el 29.000 mane pentritaj bildoj. La projekto komenciĝis en 1995 post la unua kunveno de Petrov kun Productions Pascal Blais, Kanada animada firmao. Ĝi ricevis la Oskar-premion por Plej bona animata filmeto.

En Esperanto aperis redakti

La oldulo kaj la maro
Origine The Old Man and the Sea
 
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ernest Hemingway
Ilustristo C. F. Tunnicliffe, Raymond Sheppard
Lingvoj
Lingvo angla
Eldonado
Eldondato 1952
Eldono la 2-a
Loko Usono
Eldonisto Charles Scribner's Sons
Eldonejo Charles Scribner's Sons
Lando Usono
Trajtoj
Paĝoj 96
ISBN mankas
Temo dramo
Ĝenro romano
Loko de rakonto Kubo
Honorigoj Premio Pulitzer por Fikcio
Tradukado
Tradukinto Fernando de Diego
 
vdr

La verko estis tradukita en Esperanton fare de Fernando de Diego, kun la titolo La oldulo kaj la maro, kun ilustraĵoj de C. F. Tunnicliffe kaj Raymond Sheppard. Eldonis Eldonejo Fonto, 1996. — 99 p. (Fonto-Serio; 28).

Referencoj redakti

Biografio redakti

  • (angle) Young, Philip (1952) Ernest Hemingway. New York: Holt, Rinehart, & Winston.

Komentario redakti

  • (angle) Baker, Carlos, ed. (1962) Critiques of Four Major Novels. New York: Charles Scribner's Sons. ISBN 0-684-41157-1
  • (angle) Jobes, Katharine T., ed. (1968) Twentieth Century Interpretations of The Old Man and the Sea. Englewood Cliffs, New Jersey: Prentice Hall. ISBN 0-13-633917-4.
  • (angle) Waldmeir, Joseph Waldmeir (1957) Confiteor Hominem: Ernest Hemingway's Religion of Man. Papers of the Michigan Academy of Sciences, Arts, and Letters, volume=XLII pp349–356.
  • (angle) Weeks, Robert P. (1962) Fakery in 'The Old Man and the Sea' . College English vol. XXIV pp188–192.

Eksteraj ligiloj redakti