La perdita honoro de iu Katarino Blum'

Libro de Heinrich Böll; traduko Rikardo Sxulco

La perdita honoro de iu Katarino Blum (originale: Die verlorene Ehre der Katharina Blum) estas rakonto de la germana verkisto Heinrich Böll, aperinta en 1974. La aŭtoro kritikas per ĝi la agmanierojn de la gazetaro.

Die verlorene Ehre der Katharina Blum
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Heinrich Böll
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1974
Eldonejo Kiepenheuer & Witsch
Ĝenro Erzählung
Loko de rakonto Western Germany
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
La perdita honoro de iu Katarino Blum
La perdita honoro de iu Katarino Blum
La perdita honoro de iu Katarino Blum
Aŭtoro Heinrich Böll
Eldonjaro 1978
Urbo Gerlingen
Eldoninto Bleicher Verlag
Paĝoj 154
ISBN 3-88350-500-5
vdr

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La 27-jara protagonistino Katarino BLUM dum la Karnavalo konatiĝas kun Ludwig GÖTTEN kaj pasigas la nokton kun li. Sekvamatene la polico rompeniras la loĝejon de Katarino, por aresti la viron, kiu estis urĝe serĉata krimulo. Tiu tamen jam estas for: Katarino ebligis al li la fuĝon.

Poste la verko precipe temas pri policaj intervjuoj kun Katarino kaj personoj el ŝia ĉirkaŭaĵo. Gravan rolon ludas la ĵurnalistaro, kiu trafosas la privatan vivon de la virino kaj miksas en siaj raportoj faktojn kun inventitaj mensogoj. La protagonistino fine ne plu vidas elirvojon el sia situacio: Per armilo de konato ŝi mortpafas la ĵurnaliston Werner TÖTGES. Fine oni arestas ŝin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La Esperanta eldono redakti

La verko en 1978 aperis ankaŭ en Esperanto. Ĝin tradukis Rikardo Ŝulco.

 
 La tradukisto entreprenis ne facilan taskon : la fontteksto havis siajn obstaklojn, kelkloke eĉ embarasajn frazstrukturojn kaj stile malfacile adekvatigeblajn alineojn. La tradukisto klopodis serĉi la plej ĝustajn ekvivalentojn en la jam disvastiĝinta rimedaro de la Internacia Lingvo, kaj tie, kie li tion ne trovis (kaj estas kelkaj tiaj lokoj), li mem "kreis", ofte tre sprite kombinante la baz-morfemojn, la deziratajn, stile nuancitajn vortojn kaj vortrilatojn. Pri la eble diskutebla, sed tamen tolerebla transskribo de propraj nomoj, ankoraŭ ne ĝenerale akceptata en la lingvouzado, ni tuj notu, ke sian propran principon la tradukinto absolute konsekvence sekvas de la komenco ĝis la fino. La temo estas interesa; la verko leginda, ĝi nepre fariĝos tuj populara eble eĉ "sukces-libro" en la Esperantista publiko. 
— István Szerdahelyi

Bibliografiaj indikoj redakti

La perdita honoro de iu Katarino Blumkiel potenco povas estiĝi kaj kien ĝi povas konduki: rakonto / Heinrich Böll. [El la germana trad. Rikardo Ŝulco]. - [Gerlingen-Stuttgart]: Bleicher, [1978]. – 154 p. + korektoj
ISBN 3-88350-500-5

Filmigo redakti

La rakonto en la jaro 1975 aperis kiel filmo. Reĝisoro estis Volker Schlöndorff. En la ĉefroloj estas videblaj : Angela Winkler (Katarino Blum), Mario Adorf (policano), Dieter Laser (Werner Tötges) kaj Jürgen Prochnow (Ludwig Götten).

Eksteraj ligiloj redakti