La persisto de la memoro

pentraĵo de Salvador Dalí

La persisto de la memoro (en hispana: La persistencia de la memoria, en kataluna: La persistència de la memòria) estas pentraĵo de 1931 pentrita de artisto Salvador Dalí, kaj unu el liaj plej rekoneblaj verkoj kaj el la ekzemploj de superrealismo. Unuafoje montrita en la Gelerio de Julien en 1932, ekde 1934 la pentraĵo estis en la kolekto de la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko (MoMA), kiu ricevis ĝin el anonima donanto. Ĝi estas amplekse agnoskita kaj ofte referencata en populara kulturo,[1] kaj foje aludita pere de pli priskribaj (kvankam malĝustaj) titoloj, kiel "Fandiĝantaj horloĝoj", "la molaj horloĝoj" aŭ "la fandohorloĝoj".

Skulptaĵo en Vroclavo inspirita el La persisto de la memoro.
Skulptaĵo en Ŝanghajo inspirita el La persisto de la memoro.

La pentraĵo montras tri poŝhorloĝojn kiu anstataŭ esti rigidaj pro la metala ujo de la horcirklo estas tute adapteblaj al la diversaj malebanaj surfacoj, nome unu sur aristo (oni ne forgesu la influon de kubismo en la epoko), alia pendanta el minimuma seka arbobranĉo kaj finfone sur nerekonebla toleca figuro. Alia motivo, ofta en la mono Dalí-a, estas insektoj nome muŝo sur la pli memorebla fandohorloĝo kaj formikaro sur fermita ujo de poŝhorloĝo. La fona pejzaĝo estas malebla malplena abstraktaĵo.

Kritikistoj multe cerbumis pri eblaj interpretoj de la verko kaj la aŭtoro mem sugestis esti inspirita el fandanta fromaĝo.[2] Li mem reuzis la motivon en aliaj pentraĵoj.

Notoj redakti

  1. Staff editor (28a de januaro 1989). "Dali, The Flamboyant Surrealist". The Vindicator. Alirita la 20an de februaro 2019. "The death of Salvador Dali evokes the image of his most famous painting, Persistence of Memory."
  2. Salvador Dali (2008). The Dali Dimension: Decoding the Mind of a Genius (DVD). Media 3.14-TVC-FGSD-IRL-AVRO. "Surprisingly, Dalí said that his soft watches were not inspired by the theory of relativity, but by the surrealist perception of a Camembert cheese melting in the sun. The painter insisted on this explanation in his reply letter to Prigogine, who took it as Dalí's reaction to Einstein's coldly mathematical theory." Alirita la 20an de februaro 2019.