La ponto (en germana Die Brücke) estas germana filmo de 1959, reĝisorita de Bernhard Wicki. La scenaro estas bazita sur samnoma romano de la verkisto kaj ĵurnalisto Gregor Dorfmeister, plej konata laŭ sia pseŭdonimo Manfred Gregor.[1] La historio estis bazita sur veraj okazaĵoj, laŭ la persona informaro de survivanta veterano kiu en sia juneco spertis similan situacion en la Dua Mondmilito. La filmo estis farita en la kunteksto de Okcidenta Germanio en kiu la okcidentgermana armeo estis ĵus kreita en 1955 kaj deviga militservo en Germanio startis en 1956. Ĝi ricevis kelkajn internaciajn premiojn.

La ponto
filmo
Originala titolo Die Brücke
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 22 okt. 1959, 1959
Ĝenro filma dramo, milita filmo
Kameraado Gerd von Bonin
Reĝisoro(j) Bernhard Wicki
Produktisto(j) Hermann Schwerin
Scenaro Bernhard Wicki • Michael Mansfeld
Loko de rakonto Germanio
Muziko de Hans-Martin Majewski
Rolantoj Fritz Wepper • Michael Hinz • Folker Bohnet • Cordula Trantow • Frank Glaubrecht • Volker Lechtenbrink • Günther Hoffmann • Edith Schultze-Westrum • Wolfgang Stumpf • Günter Pfitzmann • Loriot • Heinz Spitzner • Siegfried Schürenberg • Ruth Hausmeister • Eva Vaitl • Georg Lehn • Johannes Buzalski • Trude Breitschopf • Heini Göbel • Hans Elwenspoek • Til Kiwe • Edeltraut Elsner • Alexander Hunzinger • Alfons Teuber • Michael Mechel • Buck Henry • Ira Lewis
Honorigoj National Board of Review Award for Best Foreign Language Film • Ora Globo de la plej bona internacia filmo fremdlinga • German Film Award for Best Direction • German Film Award for Best Feature Film
IMDb
vdr

La agado de la filmo okazas en Germanio en 1945, jam fine de la Dua Mondmilito. En tiu historia kunteksto, grupo de adoleskuloj de malgranda vilaĝo estas rekrutitaj fare de la Wehrmacht, antaŭ la malabundo de maturaj soldatoj, kaj oni komisias al ili malfacilan mision: protekti ponton ĉiakoste antaŭ la atako de la Aliancanoj.[1] Ne nur la alveno de la usonanoj rezultis en la morto de multaj junaj pontodefendantoj, sed ankaŭ la fina reago de la germana hierarkio estas seniluziĝinta.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Slipo pri la filmo Alirita la 2an de Septembro 2022.