La princino sur pizo

fabelo de H. C. Andersen

"La princino sur pizo" (dane "Prinsessen paa Ærten" estas literatura fabelo verkita de Hans Christian Andersen pri junulino kies reĝa identeco estas establita per pruvo de ŝia fizika sentemo.

La princino sur pizo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hans Christian Andersen
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Eldondato 8-a de majo 1835
Ĝenro rakonto • literatura fabelo
vdr
Andersen en 1836, unu jaron post la publikigo de La princino sur pizo

Historio de la rakonto redakti

La rakonto estis unuafoje publikigita kun tri aliaj fare de Andersen en nekosta libreto la 8an de Majo 1835 en Kopenhago fare de C. A. Reitzel.

Andersen estis aŭdinte la historion infanaĝe, kaj ŝajne ĝi havas siajn fontojn en folklora materialo, eble origininta el Svedio, ĉar ĝi estas nekonata en la dana parola tradicio.[1] Nek "La princino sur pizo" nek aliaj rakontoj de Andersen de 1835 estis bone ricevitaj de la danaj kritikistoj, kiuj malŝatis ties neformalan, familiaran stilon kaj ties manko de moralo.[2]

En 1959 "La princino sur pizo" estis adaptita al la muzikala scenejo en produktaĵo nomita Once Upon a Mattress kun stelulino Carol Burnett.

Intrigo redakti

La historio rakontas pri princo kiu volas edziĝi al princino, sed estas havante malfacilaĵojn por trovi taŭgan edzinon. Io malĝustas ĉiam ĉe tiuj kiujn li trovas, kaj li ne povas esti certa ke ili estas realaj princinoj ĉar ili havas malbonajn ĉetablajn kondutojn aŭ ili estas tro dikaj aŭ maldikaj aŭ ne belaj. Unu ŝtorman nokton junulino trempita el pluvo serĉas ŝirmon en la princa kastelo. Ŝi postulas esti princino, kaj tiele la patrino de la princo decidas ekzameni ties neatenditan, nevolontan gaston lokigante pizon en la lito kiun oni proponas al ŝi por tiu nokto, kovrita de 20 matracoj kaj 20 plumo-litoj. Matene, la gasto rakontas al siaj gastigantoj ke ŝi suferis sendorman nokton, ke ŝi ne povis dormo pro io malmola en la lito kaj ke ŝi certas ke ĝi ekimozis ŝin. La princo kontentas. Nur reala princino havus la sentemon senti pizon tra tia kvanto de litaĵoj, kaj tiele ambaŭ geedziĝas.

Referencoj redakti

  1. Tatar (2008), pp. 70–77.
  2. Wullschlager (2000), pp. 159–160.

Bibliografio redakti

  • Andersen, Hans Christian (2000) [1871], The Fairy Tale of My Life: An Autobiography, Cooper Square Press, ISBN 0-8154-1105-7
  • de Mylius, Johan (2009), "The Timetable Year By Year, 1835: The First Collection of Fairy-Tales", H.C. Andersens liv. Dag for dag. (La vivo de Hans Christian Andersen. Tago post tago.), The Hans Christian Andersen Center, [1] Alirita la 8an de Februaro 2009
  • Opie, Iona; Opie, Peter (1974), The Classic Fairy Tales, Oxford University Press, ISBN 0-19-211559-6
  • Tatar, Maria (2008), The Annotated Hans Christian Andersen, W.W. Norton & Company, ISBN 978-0-393-06081-2
  • Toksvig, Signe (1934) [1933], The Life of Hans Christian Andersen, Macmillan and Co.
  • Wullschlager, Jackie (2000), Hans Christian Andersen: The Life of a Storyteller, University of Chicago Press, ISBN 0-7139-9325-1
  • Zipes, Jack (2005), Hans Christian Andersen, Routledge, ISBN 0-415-97433-X

Eksteraj ligiloj redakti