La revoj de la racio kreas monstrojn

La revoj de la racio kreas monstrojn (hispane «El sueño de la razón produce monstruos») estas gravuraĵo de la hispana pentristo Francisco de Goya. Ĝi publikiĝis en 1799. La gravuraĵo prezentas dormintan revanton kiu en sia revo vidas "monstrojn" inter kiuj linko, strigoj kaj aliaj strigoj kun flugiloj de vesperto.

«El sueño de la razón produce monstruos», gravuraĵo n.º 43 de Los Caprichos (1799).

Tiu ĉi esperantigo de la titolo, fare de Fernando de Diego, legeblas en la enkonduko al la esperanta traduko de Don Quijote.