La ringo de la generalo

Romano de Selma Lagerlöf

La ringo de la generalo (origina titolo: svede Löwensköldska ringen) estas romano de la sveda verkistino Selma Lagerlöf kiu unue aperis en 1925 kaj kiu konstituas la unuan parton de la Löwensköld-trilogio. La scenejo situas en Svedujo en la 18-a jarcento. Temas pri fatala malbeno kiu eligas de antikva ringo. En la jaro 1938 aperis Esperanta traduko fare de Stellan Engholm, eldonita de la Eldona Societo Esperanto.

La ringo de la generalo
La ringo de la generalo
La ringo de la generalo
Aŭtoro Selma Lagerlöf
Eldonjaro 1938
Urbo Stokholmo
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 127
vdr
Citaĵo
 Bela rakonto de la granda sveda verkistino : plena de amo kaj intimeco por ŝia kara Vermlando kaj ĝiaj loĝantoj kiuj kolektiĝante antaŭ fornofajro pasigas longajn vintrovesperojn parolante diversajn heroaĵojn kaj avonturojn el kiuj la plej ŝatataj estas tiuj pri la heroa reĝo Karlo XII kaj liaj karlanoj. Unu el ili estas "Forta Bengt", la generalo Löwensköld. Tiu lasta kiu alportus tiom da malfeliĉo kaj mizero al la viroj, ŝtelintaj reĝan sigelringon el lia tombo. Li tiel fantomumis ĝis la ringo estis retrovita kaj remetita en lian eternan ripozejon. Traduko bonega kaj flua. 
— Historio de Esperanto, tria volumo, p. 989

Eldonoj redakti

  • La ringo de la generalo / Selma Lagerlöf ; trad. Stellan Engholm. - Stockholm: Eldona Societo Esperanto, [1938]. - 127 paĝoj. - bretaro.ikso.net, worldcat.org

Eksteraj Ligiloj redakti