La serĉado de la perfekta lingvo

eseo verkita de Umberto Eco

La serĉado de la perfekta lingvo (origine: La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea) estas verko[1] de Umberto Eco. Enhave, la eminenta profesoro pritraktas la konceptojn de "perfekta lingvo" kaj "konfuzo de lingvoj", ambaŭ rilate al akademiaj kaj lingvopolitikaj esploradoj, revuanta la ĝisnune proponitajn solvojn. El tiu vidpunkto, la aŭtoro esprimas sian favoron por Esperanto[2][3].

La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Umberto Eco
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1993
Ĝenro eseo
vdr

La verko aperis kadre de la serio "Fare l'Europa" ("fari Eŭropon"), kies editoro estis Jacques Le Goff.

En 1996 aperis ankaŭ esperanta traduko de la eseo, fare de Daniele Mistretta[4].

Temo redakti

Emfazante ke serĉado de la "perfekta lingvo" ĉiam estis iumaniere ideologia, Umberto Eco elmontras kelkajn opiniojn tute kontraŭajn al la ideo, agnoskanta tamen ke tiu ĉi serĉado, kvankam neebla, produkis iujn utilajn flankajn rezultojn (ekz., en la kampoj de taksonomio de naturaj sciencoj, sistematiko, scienca notacio, kompara lingvoscienco, kodigado de formalaj lingvoj, artefarita intelekto, ktp). Ĉiokaze, tiu ĉi serĉado certe ne plu daŭrigeblas hodiaŭ, kaŭze de ĝia nure utopiema naturo. La aŭtoro afirmas, aliflanke, ke serĉado de iu taŭga internacia planlingvo, kiel Esperanto, estas multe pli realisma projekto ol serĉado de la "perfekta" lingvo.

Eco resumas la kernon de sia idearo jene:

 
 Duboplena pri la eblecoj de vere scienca esploro pri temo, kies dokumentoj perdiĝis en la prahistoria mallumo kaj povas nur esti prisupozataj, en 1866 la Pariza Societo pri Lingvistiko decidis rifuzi ĉiun starpunkton kaj pri la universalaj lingvoj kaj pri la lingvorigino. Sed (ankaŭ se ĝi ne plu alprenas formon de historia rekonstruo pli aŭ malpli fantazia, kaj de la utopio pri universala aŭ perfekta lingvo, sed pri kompara studo de la ekzistantaj lingvoj), la debato plu aktuala pri la lingvaj universalaĵoj estas ido de tiuj antikvaj diskutoj.[5] 

Laŭ Umberto Eco, la nuntempa eŭropunia kunteksto donas tute seriozan ŝancon por politike konsideri la temon.

Enhavo redakti

Referencoj redakti

  1. La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea.
  2. Umberto Eco per una lingua veicolare europea.
  3. Di esperanto in esperanto. Storia del sogno di una lingua per tutto il mondo.
  4. U. ECO, La serĉado de la perfekta lingvo, Edistudio, 1996. ISBN-10: 8870360644; ISBN-13:  9788870360646.
  5. Umberto Eco, La serĉado de la perfekta lingvo, p. 102.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti