La sinjorino kun kamelioj

La sinjorino kun kamelioj, france La Dame aux camélias, (konata en Anglalingvio kiel Camille) estas romano de Alexandre Dumas, filo, unuafoje publikigita en 1848, kaj sekve adaptita de Dumas por la teatro. En tiu teatraĵo, la floro de kamelio estas la simbolo de seksa disponebleco de korteganino (Damo). La Dame aux camélias estis premierita en la Théâtre du Vaudeville (Teatro pri Vodevilo) en Parizo, Francio, la 2an de februaro 1852. La teatraĵo estis tuja sukceso, kaj Giuseppe Verdi tuj metis la historion en muzikon. Lia verko iĝis en 1853 la opero La Traviata, kun la ina protagonisto, Marguerite Gautier, renomita kiel Violetta Valéry.

La Dame aux camélias
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alexandre Dumas
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1848
Loko Bruselo
Ĝenro amafera fikcio • aŭtobiografio
Loko de rakonto Parizo
vdr
Sarah Bernhardt en la rolo de Marguerite Gautier (1882).

En la angla-parolanta mondo, La Dame aux camélias iĝis konata kiel Camille kaj almenaŭ 16 versioj estis luditaj nur en la teatroj de Broadway. La ĉefa rolulino estas Marguerite Gautier, kiu estis bazita sur la persono de Marie Duplessis, nome amantino en la reala vivo de la aŭtoro Dumas, filo.[1]

En Esperanto aperis redakti

  • La sinjorino kun kamelioj : proza dramo en 5 aktoj / de Aleksandro Dumas. El franca originalo trad. Edmund Sî - Wien, 1930. - 87 folioj

Notoj redakti

  1. "Alexandre Dumas fils". online-literature.com. [1] alirita la 15an de aprilo 2018.