La tindrujo

fabelo de H. C. Andersen

"La Fajrilo" (dane Fyrtøjet) estas literatura fabelo verkita de Hans Christian Andersen pri soldato kiu akiras magian tindrujon kapabla alvoki tri terurajn hundegojn kiuj plenumas liajn ordonojn. Kiam la soldato sukcesis ke unu el la hundoj alportu al li belan princinon nokte al sia ĉambro, li estas malkovrita kaj kondamnita je mortopuno sen havi la tindrujon kaj tiele la hundoj ne povas savi lin. Ekzekutota, li ruze petas fumi kaj sian tindrujon kaj la hundoj venas savi lian vivon. Li restos feliĉa kun la princino.

Fyrtøiet
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hans Christian Andersen
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Eldondato 8-a de majo 1835
Ĝenro literatura fabelo • fabelo
vdr

Tiu rakonto havas siajn fontojn en skandinavia folklora rakonto kiun Andersen lernis en sia infanaĝo, sed ankaŭ la similaĵoj kun "Aladino kaj la magia lampo" kaj kun aliaj rakontoj estis notitaj. Tiu historio estis unu el la unuaj fabeloj de Andersen, kaj estis publikigitaj de C. A. Reitzel en Kopenhago, Danio, la 8an de Majo 1835 en malmultekosta libreto kun tri aliaj rakontoj de Andersen. La kvar rakontoj ne estis favore ricevitaj tiam de la danaj kritikistoj kiuj malŝatis ties neformalan, familiaran stilon kaj mankon de moralo. En 1946, "La tindrujo" estis la materiala fonto por la unua animacia filmo de Danio, kaj, en 2007, por baleto kun vestoj kaj scenaro desegnita de la reĝino Margareta la 2-a.

Bibliografio redakti

  • Andersen, Hans Christian (2000) [1871], The Fairy Tale of My Life: an Autobiography, New York: Cooper Square Press, ISBN 0-8154-1105-7
  • Andersen, Hans Christian; Tatar, Maria (Eld. kaj trad.) (2008), The Annotated Hans Christian Andersen, New York and London: W. W. Norton & Company, ISBN 978-0-393-06081-2
  • Andersen, Hans Christian (2005), Wullschlager, Jackie, eld., Fairy Tales, Nunnally, Tiina (Transl.), New York: Viking, ISBN 0-670-03377-4
  • Opie, Iona; Opie, Peter (1974), The Classic Fairy Tales, Oxford and New York: Oxford University Press, ISBN 0-19-211559-6
  • Wullschlager, Jackie (2000), Hans Christian Andersen: the Life of a Storyteller, Chicago: University of Chicago Press, ISBN 0-226-91747-9

Eksteraj ligiloj redakti