Lablabo (Lablab purpureus), hinda faboegipta fabo, estas la sola plantspecio de la genro Lablab en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Tiu ĉi utilplanto estas proksime parenca al faboj kaj vignoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
lablabo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Lablabo’’ Lablab
Specio: L. purpureus
Lablab purpureus
(L.) SWEET
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ilustraĵo de lablabo (Lablab purpureus).

Disvastigo redakti

Lablabo tre verŝajne havas sian originon en la (sud-) orienta Afriko, ĉar nur tie troviĝas la sovaĝa formo. En Hindujo troviĝas la plej granda morfologia diveerseco de la utilplanto.[1] Estante tropika planto ĝi bezonas altajn temperaturojn (>20  °C), sed relative malmulte da akvo; precipe ĝi ne toleras tro da grundakvo.

Priskribo redakti

Lablabo estas forte kreskanta, duoncertikala, ĝis grimpanta herba planto, kiu grimpas ĝis 10 m (en moderaj klimatoj nur 2 m). La planto estas plurjara, sed plej ofte ĝi nur estas kultivata kiel unujara planto. La planto ne toleras froston. Ĝi formas fortan, ĝis 2 m profundan pivotradikon. La tigoj ofte estas haraj. la alternestarantaj folioj havas pedunklojn kaj konsistas el tri folietoj. La stipuloj estas refleksita.

Al ĝis 20 cm longa flortigo staras grapolaj floraroj. La agrable odorantaj floroj estas unusimetria kaj duseksaj. La sepaloj estas kunkreksintaj. La kaliko estas dulipa , la supra ne estas dividita, la malsupra estas triloba. La petaloj estas rozeaj, violkoloraj aŭ blankaj. La karpelo enhavas kelkajn ovariojn. La planto komencas flori en Mezeŭropo ekde junio.

La purpurruĝaj guŝoj de la ornamaj kultivaroj estas apenaŭ 20 cm longaj kaj enhavas multe da semoj. La ovoformaj semoj estas 1 cm longaj kaj 0,5 cm dikaj. La makulitaj, marmoritaj aŭ unukoloraj semoj estas blankaj ĝis ruĝe brunaj aŭ nigraj. La milgrajna pezo estas inter 140 kaj 600 gamoj. La en Hindujo kultivataj kultivaroj estasboskecaj kaj fruaj. Ili floras blanke kaj havas helan semkoloron (blanka, sablokolora, helbruna).[2]

Semoj kaj guŝoj estas en kruda stato venenaj, ĉar ili enhavas cianogenaj glikozidoj. La veneno detruiĝas dum kuirado.[3]

 
guŝoj
 
semoj

Uzado redakti

La uzo de lablabo estas diversa.[4][5][6]: Nematuraj guŝoj kaj semoj same kiel maturaj devas esti kuiritaj antaŭ la manĝado. La planto ankaŭ estas uzata kiel grundkovranto kaj kiel verda sterkaĵo por plibonigi la grundon. En Eŭropo kaj Nordameriko ĝi estas ankaŭ uzata kiel ornamplantoj pro ĝiaj odorantaj, violkoloraj floroj. Kaj en Afriko[6] kaj en Orientazio lablabo estas uzata kiel kuracplanto.

Regiona uzado redakti

En Kenjo 'Njahi', regiona nomo por lablabo estas ŝatata, precipe de la kikujoj. Ĝi havas la reputacio stimuli la laktoproduktado kaj tial ĝi estas la ĉefa manĝaĵo de mamnutrantaj patrinoj.[7] La semoj estas kuiritaj kaj miksitaj kun bananoj.La produktado de lablabo malkreskas favore al fazeoloj (Phaseolus vulgaris) kaj okulfaboj (Vigna unguiculata).[1][7][8]

Sistematiko redakti

La genro Lablab apartenas al la subtribo Phaseolinae de la tribo Phaseoleae en la subfamilio Fanioideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae).[9]

La genra nomo Lablab estis 1763 publikigita fare de Michel Adanson en Familles des plantes, 2:325. La unua priskribo okazis en 1753 sub la nomo Dolichos lablab fare de Carl von Linné en Sp. Pl., 725. La brita biologo Bernard Verdcourt faris revizion de la specio en la jaro 1970.[10] La iama nomoj nun estas sinonimoj, precipe la nomo Dolichos lablab estas ankoraŭ ofte uzata en sciencaj kaj popularsciencaj publikaĵoj.

Sinonimoj de Lablab purpureus (L.) SWEET estas: Dolichos lablab, Lablab niger MEDIK., Lablab lablab (L.) LYONS, Vigna aristata PIPER, Lablab vulgaris (L.) SAVI..

Laŭ Verdcourt[10] ekzistas du kultivataj subspecioj de Lablab purpureus (L.) SWEET :

  • Lablab purpureus subsp. bengalensis (JACQ.) VERDC. (Syn.: Dolichos bengalensis JACQ., Dolichos lablab subsp. bengalensis (JACQ.) RIVALS, Lablab niger subsp. bengalensis (JACQ.) CUF.)
  • Lablab purpureus subsp. purpureus

krome la sovaĝa subspecio:

  • Lablab purpureus subsp. uncinatus

de tiu ankaŭ ekzistas speciala vario kun lobaj folioj en Nambio:

  • Lablab purpureus var. rhomboïdeus (SCHINZ).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Brigitte L., Knox, Maggie R., Venkatesha, S. C. Angessa, Tolera, Ramme, Stefan, Pengelly, Bruce C., 2010 Lablab purpureus (L.) Sweet – a crop lost for Africa? Tropical Plant Biology volumeno 3, eldono 3, paĝoj 123–35
  2. Dolichos bean, Lablab purpureus (L.) Sweet Arkivigite je 2013-02-04 per la retarkivo Wayback Machine by the University of Agricultural Sciences, Bangalore, India
  3. (2014) “Characterization of Lablab purpureus Regarding drought tolerance, trypsin inhibitor activity and cyanogenic potential for selection in breeding programmes.”, Journal of Agronomy and Crop Science 200 (1), p. 24–35. doi:10.1111/jac.12043. 
  4. Smartt, John (1985). “Evolution of grain legumes. II. Old and new world pulses of lesser economic importance.”, Experimental Agriculture 21 (3), p. 1–18. doi:10.1017/S0014479700012205. 
  5. Shivashankar, G.. (1992) Plant Resources of South-East Asia, No. 1, Pulses. Pudoc, p. 48–50.
  6. 6,0 6,1 PROTA (Plant Resources of Tropical Africa). Arkivita el la originalo je 2016-01-10. Alirita 2016-02-24.
  7. 7,0 7,1 Maundu, Patrick M.. (1999) Traditional food plants of Kenya.. National Museums of Kenya, English Press, Nairobi, Kenya.
  8. Robertson, Claire C. (1997). “Black, white, and red all over: Beans, women, and agricultural imperialism in twentieth-century Kenya.”, Agricultural History 71 (3), p. 259–99. 
  9. Lablabo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  10. 10,0 10,1 Verdcourt, Bernard (1970). “Lablab Adans. In: Studies in the Leguminosae-Papilionoideae for the ‘Flora of Tropical East Africa’: III.”, Kew Bulletin 24 (3), p. 409–11. 

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti