Labor-rajtojrajtoj de laboristoj estas kaj jur-naturaj rajtoj kaj homaj rajtoj rilate al la laboraj rilatoj inter laboristoj kaj dungantoj. Tiuj rajtoj estas koditaj en naciaj kaj internaciaj laborjuroj. Ĝenerale, de tiuj rajtoj dependas la laborkondiĉoj. Unu el la plej elstaraj estas la rajto je libero de asociiĝo, konata ankaŭ kiel rajto al organizo. Laboristoj organiziĝis en sindikaton por plenumi la rajton al kolektiva negocado por klopodi plibonigi la laborkondiĉojn.

Historie gravaj labor-rajtoj ĉu pro ties postuloj ĉu pro ties akiroj estas jenaj:

  • infanlaboro
  • labortagaj horlimoj
  • kvardekhora laborsemajno
  • kontraŭ trudlaboro
  • sufiĉa salajro
  • kondiĉoj de laborloko
  • sekureco kaj higieno
  • migrantoj kaj sendokumenteco

Vidu ankaŭ redakti