La laborista movado (angle: Labor movement; france: Le mouvement ouvrier, germane: Arbeiterbewegung, hispane: Movimiento obrero, ruse: Рабочее движение, itale: Movimento operaio, ĉine: 勞工 運動) estas kontraŭkapitalista movado, kiu ampleksas du ĉefajn flankojn:

  1. La eksterparlamentaj (laboristaj) movadoj, kiuj konsistas interalie el anarkiismo kaj sindikatismo.
  2. La politikaj (laboristaj) movadoj, kiuj konsistas interalie el parlamenta agado, per kiu reprezentitaj estas la interesoj de laboristoj, dungitoj, liberprofesiuloj kaj aliaj, kiuj estas sendefendaj kontraŭ kapitalismo. Ĉi tiu strategio trovas potencon per politikaj partioj.
Reklamo de Sennaciulo.
Lenino diskurse antaŭ fabriko Putílov en majo 1917. Pentraĵo de Isaak Brodskij, Muzeo de Historio de Moskvo.

La komenciĝo de la laborista movado spronis la okazaĵojn revoluciajn en la jaroj 1848 kaj 1849. La movadon forte influis la ideoj de Karl Marx kaj Friedrich Engels.

Termino redakti

Kelkaj uzas la nocion "laborista movado" por diferenci inter (1) kontraŭkapitalista agado ene de kapitalismo kaj (2) revolucia kontraŭkapitalista agado, ankaŭ nomita socialismo. Laŭ tiu difino, nur la unuo estas la "laborista movado". Aliaj uzas la nocion por priparoli la tutan kontraŭkapitalista agado favore al laboristoj.

Per la plej granda defino, la "laborista movado" ampleksas ĉiujn organizaĵojn kaj agadojn kiuj celas

  • kaj plibonigi la situacion de la laboristoj kaj iliaj familioj;
  • kaj ŝanĝi la socion por certigi al la laborista klaso la realigon de siaj interesoj.

Subceloj redakti

Historie, la laborista movado havis multajn subcelojn kaj ilojn por atingi la du ĉefajn celojn ĉisupre.

Agado ene de la kapitalisma socio (reformismo):

Agado por fari socialisman socion (revolucio):

Laborista movado kaj Esperanto redakti

Esperanto havis rolon en ambaŭ reformismo kaj revolucio. Por atingi reformismon, laboristoj bezonas defii la potenculojn per esti instruitaj pri la mondo. Dum longa tempo, laboristoj ne estis edukitaj kaj ne iris lernejon. Tiel, ili ne povis organiziĝi. Por atingi revolucion, la laboristaro bezonas kolektivan forton, kiu troviĝas per Esperanto kaj monda unuiĝo de la laboristaro.

En diversaj landoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti