Laborkanto estas grupkanto kantata dum la laboro. Ofte alternas ĥoro kaj ĉefkantanto. Laborkantoj devas samtempigi la laborprocedon kaj plifaciligi fortostreĉan, unutonan laboron. Ili do estas ofte adaptitaj al la ritmo de movo dum la laboro.

Vojrompa por la laborsociologio estis la plurfoje eldonita studo "Arbeit und Rhythmus" de Karl Bücher el 1904, kiu ankaŭ abundas je ekzemploj por malsamaj laboroj ĝis ree en la antikveco (mueli, treni, hisi velon ktp.).

La aparta socia strukturo de sklaveco naskis en Usono nigrulajn laborkantojn, kiuj ege influis muzikajn genrojn kiel bluso kaj ĵazo.

Famaj ekzemploj redakti

Fama germana laborkanto estas Hamborger Veermaster. Tutmonde famiĝis la jamajka Banana Boat Song - („Come Mr. Tallyman, Tally Me Banana...“) fare de Harry Belafonte. En Rusio famas la kanto Dubinuŝka (ruse Дубинушка, esperante Bastonegenjo), kiun plenumadis dum laboro vilaĝanoj kaj haŭlistoj.

Eksteraj ligiloj redakti