Laborloka bonfarto

Laborloka bonfarto estas la celo de la kombinita klopodo de dungantoj, dungitoj kaj socio por plibonigi la sanon kaj farton de la laboristoj en la laborloko.[1] La termino laborloka bonfarto celas kompletajn analizon kaj dezajnon ĉe homaj – organizaj – laborniveloj strategie kaj metodologe konduke al disvolvigo de sanrimedoj en la entrepreno.

La Monda Organizaĵo pri Sano priorigis la laborejon kiel loko por sanhelpo pro la granda eventuala aŭdantaro kaj influo sur ĉiaj la aspektoj de la vivo de persono.[2] La Luksemburga Deklaracio asertas ke sano kaj bonfarto de dungitoj ĉe la laborejo povas esti plibonigita pere de kombinado de a) plibonigo de la organizado kaj de la labormedio, b) helpo de aktiva partopreno, kaj c) kuraĝigo de persona disvolvigo.[1]

Ekde la vidpunkto pure ekonomia la laborloka bonfarto certe influas sur la celita produktiveco. Por mezuri tion oni povas uzi specifajn paŝnombrilojn. Se estas taŭga laborloka bonfarto, certe oni malpliigas absenteismon kio certe rezultas en pli alta produktiveco.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Luxembourg Declaration on Workplace health promotion in the European Union. 1997
  2. http://www.who.int/occupational_health/topics/workplace/en/