Laboro

specifa formo de agado, kiun multaj homoj vendas por subteni sin
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri produktado/kreado. Por informoj pri fizika grando, vidu la artikolon Laboro (fiziko).

Laboro estas peno por fari, produkti, verki, aŭ krei aĵon, kutime por mona kompenso (salajro). Laboro povas esti salajrata aŭ sensalajra, laŭleĝa aŭ eksterleĝa kaj malvolonta aŭ volonta. Sensalajra malvolonta laboro estas sklaveco. En okcidentaj landoj laboro estas reguligita laŭ aĝo kaj kondicoj, sed formoj de sklaveco ankoraŭ ekzistas tie.

Usona laboristo en la komenco de la 20-a jarcento. Tradicia bildo de laboro.

Laŭ Francisko Azorín Labori estas Streĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon.[1] Li indikas etimologion el la latina laborare (labori). Kaj li aldonas la terminojn laboristo, por homo kiu sin dungas por labori; laborejo, por loko, kie oni laboras; manlabori, kunlabori, ellabori, prilabori, perlabori, labori po pecoj, labori laŭ tasko.[2]

Faktoroj redakti

Salajro estas ricevita se oni laboras je ies konto. Laŭ la juro de kelkaj landoj,[3] la salajro estas indiko de laboro: se oni laboras, oni devas ricevi salajron; se male, ne temas pri laboro. Ĝenerale la salajron ricevigas la dunginto, sed povas okazi nuancoj; ekzemple en Usono, kelneroj apenaŭ ricevas salajron el la dungintoj, dum ili devas enspezi el la krompago de klientoj, kvazaŭ ili ne laboras kaj faras nur favoron al la dunginto; lastatempe okazas polemiko inter defendantoj kaj kontraŭantoj de tiu stranga laborsistemo.

Laborkondiĉoj estas la kondiĉoj en kiuj okazas la laboro, tio estas la komforto de la laborejo (varmo, malvarmo, lumo, mallumo, odoroj, aerumado ktp.), la labordaŭro (horojn tage, tagojn semajne, ripoztempoj), korpa sinteno (stare, side, movo), pezo movenda ktp. Ĉi ĉio formas parton de la ĉiutaga vivo de laboristoj, do de granda parto de la homaro. La reagoj por plibonigo de la laborkondiĉoj ludis gravan rolon en la historio de la civilizacioj kaj landoj. De la flanko de la posedantoj kaj alta klaso estis kutima sinteno ne atenti pri laborkondiĉoj, dum de la flanko de la laboristoj, iliaj familioj kaj proksimuloj, la laborista movado oni luktis por ties plibonigo, ekzemple pere de la agado de sindikatoj, de la labora juro ktp.

Tipoj de laboroj redakti

Ekzistas multegaj specoj de sensalajra laboro, kiun la laboranto faras por si mem aŭ en diversaj formoj de senmona interŝanĝo, kiuj povas interligi sociajn agantojn. Sensalajra laboro estis la normo dum preskaŭ la tuta historio de la homo. La salajra laboro, t.e. pagenda per mono aŭ varoj, normaliĝis en la lastaj tri jarcentoj. Kiam agado transiras de sensalajra en salajran formon, oni nomas la evoluon komerciĝo.

Neregula laboro, malformale konata kiel nigra laboro, subakva laboro aŭ laboro en B, estas la neregistrita laboro aŭ neĝuste registrita (falsigo en ekdato en la salajraj kvitancoj, falsa pago ktp.). Ĝi liberigas kaj la dunginton kaj la dungiton el impostaj ŝarĝoj korespondaj al la emeritigo kaj al la sociala sekureco de tiu lasta. Ĝi ankaŭ liberigas la dungiton el pago de la rektaj impostoj korespondaj al la enspezo. Kiam mankas laŭjura laborkontrakto, certe estas neregula laboro.

Korpa laboromanlaboro estas fizika laboro farita de homoj, plej precipe kontraste al tio farita de maŝinoj, kaj al tio farita de tirbestoj. Ĝi estas plej laŭlitere laboro farita per la manoj, kaj, per metafora etendaĵo, ĝi estas laboro farita per iuj de la muskoloj kaj ostoj de la korpo. Por la plej granda parto de homa prahistorio kaj historio, korpa laboro kaj ĝia proksima labortipo, nome besta laboro, estis la primaraj manieroj kiel fizika laboro estis plenumita. Mekanizado kaj aŭtomatigo, kiuj reduktas la bezonon de homa kaj besta laboro en produktado, ekzistis dum jarcentoj, sed ili nur en la 19-a jarcento komencis signife disetendiĝi kaj ŝanĝi homan kulturon.

Historio redakti

Moderna redakti

En la frua fazo de la Klerismo, oni ekpretendis ke la laboro estas natura rajto de la homo (ekz. Jean-Jacques Rousseau), kritikante la feŭdan principon de legitimigo. Laŭ klerismuloj, la proprieto ekestas nur pro laboro, kaj neniu havas didonitan rajton al proprieto. Utilaĵoj ne produktitaj per homa laboro estis komunaj posedaĵoj.

Adam Smith distingis produktan kaj neproduktan laboron. Li nomis produkta laboron, kiu rezultigas vendeblan produkton. Tio inkludis ne nur la procezon de plivalorigo mem (forĝadon ĉe forĝisto), sed ankaŭ ĉiujn, kiuj peras la plibonigon de la utilaĵo (ĉe forĝisto, la ardigon de la karboj, aŭ la prizorgadon de la martelo kaj amboso). Neprodukta li nomis laboron kiu ne rezultigas vendeblan produkton. Tamen tiaj laboroj nun nomiĝas reproduktaj, ĉar ili estas necesaj por la farado de produkta laboro (ekzemple dommastrumado, ŝtataj oficoj kaj administracio).

La frua socialisto Charles Fourier proklamis em 1808 rajton al laboro.

Laŭ la valorteorio de Karl Marx, ununure la "homa laborforto" povas pligrandigi (akumuli) kapitalon, kiel kunfluon de elfarita laboro aŭ plusvaloro. En kapitalismo ĝi neeviteble faras tion.

Rilataj fakoj redakti

Labormedicino estas fako en medicino kiu okupiĝas pri la studo de la malsanoj kaj akcidentoj kiuj okazas kiel konsekvenco de la labora aktiveco, same kiel pri la rimedoj por eviti ilin kiuj devas esti adoptitaj por ĉu eviti ĉu malpliigi iliajn konsekvencojn. Oni konsideras Bernardino Ramazzini kiel patro de la labormedicino.

Specoj de laboraj aranĝoj redakti

 
Knabo kolektanta rubaĵojn en Ĝakarto, Indonezio. Infanlaboro estas kvazaŭsklaveca tipo de laboro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 124.
  2. Azorín, samloke.
  3. Ekzemple de Hispanio.