Laboroj kaj tagoj (greke : Ἔργα καὶ Ἡμέραι ) estas didaktika - antropologia poemo de ĉirkaŭ 800 linioj verkita de Heziodo.

Ἔργα καὶ Ἡμέραι
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Heziodo
Lingvoj
Lingvo Homera lingvo
Eldonado
Ĝenro poemo • didaktika poemo
vdr
Antikva presaĵo de la poemo, 1539

La poemo estis verkita en daktila heksametro kaj enhavas 828 liniojn. Ĝi probable estis verkita ĉirkaŭ 700 a.K. Per kamparana almanako kiel la centro de la verko, Heziodo gvidas sian fraton, nomatan Perseo, en la agrikultura laboro kaj predikas al li moralon; pro tio li devas vivi sian vivon.

Heziodo priskribas juran disputon inter si kaj lia frato pri la heredo de ilia patro, en kiu Heziodo perdis, ŝajne pro maljustaj juĝistoj, kies decidon li kritikas en sia poemo. Perseo estas priskribita kiel nerespondeca nihilisto, kaj la poemo estas adresita al li por instrui al li la decan kaj saĝan vivostilon de tiutempa kamparano, kun la penso ke estas pli bone instrui al li la virtojn de laboro kaj doni al li saĝon, kiu helpos lin generi enspezojn. La maniero kompreni la verkon estas kompreni la rilaton inter la gefratoj.

La verko priskribas, interalie, la periodon de la komenco de la homaro, kaj de ĝia pinto ĉe la ora epoko, kiam homoj estis senmortaj kaj vivis en paco kaj bonfarto sur la tero.

Enhavo redakti

 
Lucas Cranach la Maljuna, La Ora Epoko (ĉ. 1530)

Heziodo malfermas la poemon dirante, ke ekzistas du specoj de konkurenciva kverelo (greke Eris). La unua stimulas atingon, kaj la dua kaŭzas agreson kaj detruon. La verko estas dividita en du partojn, la unua parto estas didaktika, direktita al la frato de Heziodo - Perseo, kaj provas persvadi lin sekvi la rektan vojon, agi saĝe (ekzemple - eviti la malbonan Eris). Heziodo skribis etikan gvidilon, en kiu li alportis sian opinion pri kiel la homo devas vivi sian vivon sur la tero - laŭ lia opinio la ĝusta vivmaniero estas vivmaniero de justeco, virtoj kaj pieco. Poste Heziodo klarigas la sezonojn, kaj kion la farmisto devas fari en ĉiu de la sezonoj.

 
Gravuraĵo de la mito de Pandora surbaze de pentraĵo de F. S. Church

La dua parto parolas pri homaj generacioj (Aĝoj de Homo) kaj la mondo de la dioj, kie aperas la rakontoj pri Pandora, la mito de Prometeo, kiu klarigas la originon de malbono en la mondo, la komenco de kulturo, kiun simboliĝas de fajro, kaj la prapeko, (certe ne en la kristanisma signifo, ĉar tiu estus anaĥronismo, do en la kadro de greka mitologio kaj religio).

Heziodo ne priskribas paradizon kaj ne havas eliron al mondo malsama laŭ ĝiaj dimensioj de la nuna mondo. Homoj kreiĝis en la nuna mondo. Li plue rakontas pri la deveno de la generacioj de la homaro. Laŭ Heziodo estis kvin generacioj de homoj, kaj de generacio al generacio la virtoj de homoj malpliiĝis kaj la distanco inter ili kaj la dioj pliiĝis:

  • La unua generacio - la ora generacio, perfekta komenco, generacio karakterizita per mirinda vivo, vivo "tiel eterna", sen ia ajn malĝojo, sen signoj de doloro aŭ sufero, vivo plena de plezuro, kiun homoj pasigis ĉe festoj. Kvankam ili vivis longajn vivojn - iliaj korpoj ne malfortiĝis kaj ili estis esceptitaj de ia damaĝo. Ilia loĝloko ankaŭ estis grandioza kaj plena de grandiozeco. Unun tagon homoj malaperis kaj la tero kovris ilin, laŭ linio 122 homoj fariĝis demonoj.
  • Post la malapero de la unua generacio, la dioj kreis la duan generacion - la arĝenta generacio, laŭ linio 130, eĉ kiam ili havis 100 jarojn ili ankoraŭ vivis sur la genuoj de sia aminta patrino. Tiu generacio estis dotita per nova eco kaj tio estis la malbono, manifestiĝinta kaj en la rilato inter homo kaj lia najbaro kaj en la rilato de homoj al la dioj (kiam ili rifuzas oferi oferon al la dioj)
  • La tria generacio - la bronza / kupra generacio (linio 143), ĉi tiu generacio ne similis al la arĝenta generacio, ili estis dediĉitaj al Eris, detruo kaj ruino. Ili estis tiuj, kiuj komencis manĝi bestojn.
  • La kvara generacio - la epoko de heroeco (linio 157), en ĉi tiu generacio havis abundo (linio 172) da mieldolĉaj fruktoj dum la tuta jaro. En tiu periodo estas ankoraŭ nur tri sezonoj jare.
  • La nuna generacio - la fera generacio, karakterizita de penado, malfacilaĵoj, kvereloj kaj militoj.

En ĉiuj ĉi tiuj praaj generacioj ne ekzistis nek virineco, nek vireco kaj nek sekseco, ĉio ĉi ekiĝis nur post kiam la unua virino kreiĝis - Pandora. Pandora estis tiu kiu kunportis kun si la voĉon, la parolon kaj skribon al la homaro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti