Labradora ĉashundo

raso de hundoj

La Labradora Ĉashundo, aŭ Labradoro, estas vaste konata hundoraso kiu estas rigardata kiel amikega, inteligenta kaj obeema hundo. Pro tiuj multaj proprecoj, la labradoro estas ofte trejnata de profesiuloj por fariĝi laborhundo kun variaj taskoj, ekzemple helpi la blindulojn, trovi narkotaĵon en internaciaj flughavenoj aŭ kvietigi la pacientojn en hospitalo. Sed kutime, tiu hundraso estas precipe populara kiel familia besto tra la tuta Eŭropo kaj Ameriko. Laŭ pluraj enketoj, la labradoro estas eĉ la plej adorata hundraso en Usono kaj Britio.

Labradora ĉashundo
Labradora ĉashundo
Labradora ĉashundo
Flava labradora ĉashundo kun rozkolora nazo
FCI-norma n-ro 122
  • Grupo 8: Alportaj hundoj – ĉasaj serĉhundoj – akvohundoj
  • Sekcio 1: Alportaj hundoj
  • kun laborekzameno
Deveno:

Kanado (Novlando kaj Labradoro)[1]

Postkola alto:

virhundo 56–57 cm, hundino 54–56 cm

Pezo:

ne difinita

Listo de hundorasoj
vdr

Historio redakti

La labradoro malnovtempe aperis sur la insulo de Novlando, kiu nun apartenas al la kanada provinco de Novlando kaj Labradoro. La nomo « Labradoro » (Labrador en la angla lingvo) estas donita de la grafo de Malmesbury, kiu volis fari diferencigon kun la Novlanda hundo. Antaŭe estis la labradoroj nomigitaj Lesser NewfoundlandSt. John’s dog.

Laŭ la oficiala hunda klubo de Usono, la American Kennel Club, labradoraj pedigroj komencis aperi relative frue, proksimume en 1878. Aliparte akceptis ĉi tiu klubo la labradoran ĉashundon kiel tute distinganhundrason en 1903.

Socialaj funkcioj redakti

La labradoro estas tre ekvilibra hundraso, tio permesas ĝin utiligi por multaj malsamaj laboroj. Aparte ĝi estas elektata kiel gvidhundo por blinduloj.

Kiel montras ĝia nomo, la labradora ĉashundo kapablas facile retrovi ĉasbestojn dum la ĉaso, speciale anasojn, ĉar la densa felo de tia hundo bonege adaptiĝis al la ĉaso en akva loko.

Ŝajno redakti

 
La labradoraj ĉashundoj ofte estas bonegaj naĝuloj. Ĉi tiu hundino ripozas sur bretona sablobordo apud Saint-Malo post sia banado en la Manika Markolo.

La labradoroj estas relative grandaj hundoj: dum vira specimeno kutime povas atingi inter 27 kaj 35 kilogramojn, la hundinoj normale pezas inter 23 kaj 32 kilogramojn. La eblaj koloroj estas sufiĉe diversaj: tiaj hundoj povas esti nigraj, flavaj aŭ maronkoloraj. Krome, depende de siaj genoj, labradoro povas havi nigran aŭ rozkoloran nazon. Tuŝe ŝajnas la felo mallonga sed tre densa, por ebligi facilan naĝadon. Ankaŭ danke al sia longa vosto kaj siaj palmaj piedoj estas la labradoro instinkte bonega naĝulo. Fakte utiligas tiu hundo sian voston en la akvo kiel direkterono.

Ekzistas du kategorioj da labradoroj, nome la angla raso kaj la amerikana raso. La anglaj labradoroj ŝajnas pli malgrandaj kaj pli kompaktaj ol iliaj transatlantikaj najbaroj. Australia vario ankaŭ ekzistas, kvankam oni povas trovi ĝin nur sur tiu kontinento aŭ en Azio.

Referencoj redakti

  1. Novlando kaj Labradoro

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti