Vidu ankaŭ: Lacoste (Hérault).

LACOSTE S.A. estas tutmonde konata franca entrepreno produktanta modajn, sportajn kaj libertempajn vestaĵojn. Ĝi apartenas al la entreprena grupo Devanlay SA kun firma sidejo en Parizo. Emblema simbolo estas krokodilo. Krom vestaĵojn, Lacoste produktas kaj distribuas ankaŭ ŝuojn, parfumojn, ledaĵojn, sunokulvitrojn, horloĝojn, ombrelojn kaj aliajn multekostajn modaĵojn. En 110 ŝtatoj ekzistas entute 870 Lacoste-butikoj, la plej granda el ili en la pariza Avenuo de la Elizeaj Kampoj, kaj pliaj 2000 licence ligitaj vendejoj, en kiuj haveblas la produktaĵoj (stato de januaro 2006). En 2005 vendiĝis entute 48 milionoj da Lakoste-produktaĵoj.

Lacoste
negocosubtegmenta vendejobutikĉeno • entrepreno vd
Dum 1933 - nekonata/nuntempe
Jura formo société par actions simplifiée
Fondintoj René Lacoste • André Gillier vd
Sidejo Parizo
Lando Francio
Agokampo vestopiedvesto • portebla horloĝo • parfumo • eyewear
Posedata de Maus Frères vd
TTT Oficiala retejo
vdr
tenisa ĉemizo de la firmao el la printempa kolektaĵo 2006

La firmao fondiĝis de la sukcesa franca tenisisto René Lacoste. La probable plej konatiĝinta vestaĵo de la firmao estas la poloa ĉemizo konata sub la artikolokodo "1212" kaj de René Lacoste en 1933 kiel tenisa ĉemizo. Ĝis tiu tempo, teniso estis ludata en normalaj blankaj kotonaj ĉemizoj. La poloaj ĉemizoj pri la speciale evoluigita ĵerseja teksaĵo havis la avantaĝon esti pli elastaj ol la nesportaj ĉemizoj, esti pli "aeraj" kaj pli bone forkonduki la ŝviton de la haŭto. La unua poloa ĉemizo de la firmao Lacoste laŭ la tradicio de teniso kompreneble blankis.

Lacoste estis la unua firmao pri vestaĵoj, kiu montris la firmaan emblemon bone videble antaŭe sur siaj produktaĵoj.[1]

tenisaj ŝuoj de la firmao

Inter la jaroj 1963 kaj 2005 la entreprenon gvidis la filo Bernard Lacoste. Tiam li pro malsaniĝon devis cedi sian postenon, kaj ekde septembro 2005 Michel Lacoste, frato de Bernard, gvidas la entreprenon.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Claudia Leu: Index Logo, MITP, ISBN 3-8266-1507-7, paĝo 116