Lady Byron

edzino de Lord Byron

Anne Isabella NOEL BYRON, 11a Baronino Wentworth kaj Baronino Byron (denaske Milbanke; 17a de Majo 1792 – 16a de Majo 1860), karesnome Annabella kaj ofte konata kiel Lady Byron, estis la edzino de la poeto George Gordon Byron, plej ofte konata kiel Lord Byron.

Lady Byron
Persona informo
Anne Isabella Noel Byron, 11th Baroness Wentworth and Baroness Byron (née Milbanke)
Naskonomo Anne Isabella Milbanke
Naskiĝo 17-an de majo 1792 (1792-05-17)
en County Durham,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 16-an de majo 1860 (1860-05-16) (67-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Seaham Hall vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro Sir Ralph Milbanke, 6th Baronet vd
Patrino Judith Noel vd
Edz(in)o George Byron vd
Infanoj Ada Lovelace vd
Profesio
Okupo poeto • matematikisto • verkisto • aristokrato • aktivulo vd
Laborkampo poeziomatematiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tre edukita kaj strikte religia virino, ŝi ŝajnis tre maltaŭga partnerino por la nemorala kaj agnostikisma poeto, kaj ilia geedzeco tuj rezultis en kverelaro. La memoroj de Lady Byron, publikigitaj post ŝia morto fare de Harriet Beecher Stowe, certigis ŝiajn timojn pri onidira incesto de Lord Byron kun sia duon-fratinor. La skandalo pri la suspektoj de Lady Byron akcelis la intencojn de Byron forlasi Anglion kaj reveni al la Mediteraneo kie li estis vivinta en 1810.

Ili filino Ada laboris kiel matematikisto kun Charles Babbage, nome pioniro de komputiko. Lady Byron sentis ke eduko en matematiko kaj logiko estus kontraŭaganta eblan hereditan tendencon al la frenezeco kaj la romantisma troigo de Lord Byron.

Lord Byron redakti

Implikita dekomence en afero kun Lady Caroline Lamb (kiu nomigis lin "mad, bad and dangerous to know" (freneza, malica kaj danĝera se konata)) kaj kun aliaj amantoj kaj ankaŭ premite pro ŝuldoj, li ekserĉis kongruan geediĝon, konsiderante – inter aliaj – Annabella Millbanke. Tamen, en 1813 li renkontiĝis por la unua fojo en kvar jaroj sian duon-fratinon, Augusta Leigh. Onidiroj de incesto ĉirkaŭis la paron; la filino de Augusta nome Medora (n. 1814) estis supozite filino de Byron. Por fuĝi el kreskantaj ŝuldoj kaj onidiroj, Byron premis sian decidon edziĝi al Annabella, kiu laŭ onidiroj estis la verŝajna heredonto de riĉa onklo. Ili geedziĝis la 2an de Januaro 1815, kaj ilia filino, Ada, naskiĝis en Decembro tiun jaron. Tamen la konstanta obsedo de Byron ĉe Augusta (kaj liaj kontinuaj seksaj aferoj kun aktorinoj kaj aliaj) faris ilian geedzan vivon katastrofon. Annabella konsideris Byron freneza, kaj en Januaro 1816 ŝi abandonis lin, prenante ilian filinon, kaj ekproceduris por laŭleĝa separo. Ties separaigo estis laŭleĝigita per privata setligo en Marto 1816. La skandalo de la separo, la onidiroj pri Augusta, kaj la eĉ pli kreskantaj ŝuldoj devigis lin forlasi Anglion en Aprilo 1816, kaj neniam li revenos.[1]

Notoj redakti

  1. McGann (2013).

Bibliografio redakti

  • McGann, Jerome (2013) [2004]. "Byron, George Gordon Noel (1788–1824)". Oxford Dictionary of National Biography (reta eld.). Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/4279. (Subskribo aŭ membreco en publika biblioteko de UR estas postulata.)
  • Lodge, Edmund, Norroy King of Arms, The Peerage of the British Empire, London, 1858, p. 588, under 'Anne Isabella Noel-Byon, Baroness Wentworth of Nettlested.'

Eksteraj ligiloj redakti