Lago Bourget [burĵE] (france Lac du Bourget) estas lago en la nordo de la franca departemento Savoie. Ĝi estas la dua plej granda natura lago de Francio.

Vido de sur la deklivo de Tresserve

Geografio redakti

Ĝi havas areon de 44,5 km² kaj profundecon de 145; ĝia surfaco mezume situas je alto de 231,5 m super marnivelo. Ĝi havas mallarĝan formon, kun longo de 18 km kaj larĝo inter 1,6 kaj 3,5 km.

Ĝi ricevas akvon de riveroj Sierroz (oriente) kaj Leysse (sude) kaj elversiĝas tra Canal de Savières al rivero Rodano.

La banloka urbo Aix-les-Bains troviĝas sur la orienta bordo de la lago.

Legendo redakti

Laŭ legendo la lago ekestis, kiam Dio ordonis al tri anĝeloj foriri el Alpoj. Ili malĝojis kaj ploris, kaj el iliaj larmoj ekestis lago Bourget, Lemano kaj lago de Annecy.