La lago Ogliastro estas artefarita baseno en Sicilio, Italio. Ĝi situas ĉe la limo inter la provincoj Enno kaj Katanio, kaj etendiĝas super la teritorio inter la municipoj Aidone (ĉefe) kaj Ramacca.

Lago Ogliastro.

La lago formiĝis, por irigaciaj celoj kaj kiel akvorezervejo, per konstruado de akvobaraĵo ĉe la rivero Gornalunga, 830 m longa kaj ĉe la plej alta pinto de 53,6 m. La akvorezista kerno de la digo estas farita el sil-sabla materialo el aluvia origino kaj estas ankrita al la bazo argila tavolo. La projekto estis farita per pruntoj donitaj de la Cassa del Mezzogiorno inter 1963 kaj 1972. La digo nomiĝis Luigi Sturzo honore al la granda sicilia ŝtatisto.