Lago Rukva (aŭ Rukwa) estas alkala lago de la Rukva Valo de sudokcidenta Tanzanio. Tiu alkala Lago Rukva kuŝas mezvoje inter Lago Tanganjika kaj Lago Njasa je alto de ĉirkaŭ 800 metroj, en paralela branĉo de la rifta sistemo. La lago suferis grandajn fluktuojn je sia grando dum la jaroj, pro vario de enfluoj. Nune ĝi estas ĉirkaŭ 180 km longa kaj averaĝe 32 km larĝa, kio faras ĉirkaŭ 5760 km² de grando.[1] En 1929 ĝi estis nur 48 km longa, sed en 1939 ĝi estis proksimume 128 km longa kaj 40 km larĝa.[2] Preskaŭ duono de la lago kuŝas en la Ĉasrezervejo Uwanda.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Google Earth alirita la 6an de Februaro 2007
  2. Encyclopædia Britannica Online/Lake Rukwa
  3. Rukwa Uwanda Game Reserve. Utalii Travel and Safari. Arkivita el la originalo je 2011-11-22. Alirita 29a oktobro, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-22. Alirita 2012-12-28.