Lago Saint Pierre (france Lac Saint-Pierre, lago Sankta Petro) estas lago en Kebekio, Kanado, elfluanta el la Sankt-Laŭrenca rivero inter Sorel-Tracy kaj Trois-Rivières. Ĝi estas malsupre, kaj nordoriente, de Montrealo; kaj supre, kaj sudokcidente de, Kebekurbo. La fino de la lago limas kun la komenco de la estuaro de la rivero Sankt-Laŭrenco.

Lago Saint-Pierre
floodplain lake [+]

Alfluantoj
- alfluantoj
Defluantoj
- defluantoSankt-Laŭrenco
UrboLouiseville

Supermara altecom [+]
Koordinatoj46° 12′ 15″ N, 72° 49′ 56″ U (mapo)46.204166666667-72.832222222222Koordinatoj: 46° 12′ 15″ N, 72° 49′ 56″ U (mapo)

Longo35 km (21.75 mi)
Larĝo10 km (6.21 mi)
Maksimuma profundo11,3 m
Areo353 km² (35 300 ha) [+]

Lago Saint-Pierre (Kebeko)
Lago Saint-Pierre (Kebeko)
DEC
Lago Saint-Pierre
Lago Saint-Pierre
Map
Lago Saint-Pierre
Vikimedia Komunejo:  Lac Saint-Pierre [+]
vdr
Lago Saint Pierre el Pointe-du-Lac, kvartalo de la urbo Trois-Rivières (Kebekio).

Tiu lago estas 32 km longa (sen kalkuli Sorel-Insulojn) kaj 14 km larĝa, estas parto de la Marvojo Sankt-Laŭrenco. Inklude sian lagobordon, insulojn, kaj humidejojn, la lago estas natura rezervejo. La akvejo mem estas agnoskita kiel Ramsar-loko[1] kaj Biosfera Rezervejo,[2] pro la ekzisto de multaj marĉoj kaj malsekejoj kiuj estas ofte vizitataj de akvobirdoj. Distra aktiveco en la rivero (kiel fiŝkaptado, boatado, navigado, naĝado, akvoskiado, natur-observado) estas aktiva ĉefe somere. Sporta fiŝkaptado estas partikulare populara, inklude glacie fiŝkaptado, speciale en la granda golfeto de Pointe-du-Lac, kvartalo de la urbo Trois-Rivières (Kebekio).

Ĉirkaŭ la lago Saint-Pierre, estas disponeblaj kelkaj distraj servoj, kiel marhavenetoj, hotelservoj, restoracioj, elŝipejoj, benzienjoj kaj krozŝipejoj.

46° 12′ 15″ N 72° 49′ 56″ U / 46.20417 °N, 72.83222 °U / 46.20417; -72.83222 (mapo)

Notoj redakti