Lago de Laŭerco (germane Lauerzersee) estas lago en kantono Lucerno en Svislando. Kun maksimume profundeco de nur 14 m ĝi apartenas al la plej plataj lagoj de Svislando.

Lago de Laŭerco
Lauerzersee
Laŭerco ĉe la bordo de la lago
Laŭerco ĉe la bordo de la lago
lago
Ĉefaj fontoj Steiner Aa
Ĉefaj elfluoj Seeweren
Insuloj Schwanau kaj Roggenburg
Setlejoj Laŭerco, Steinen, Ŝvico
Areo de la baseno ? km²dep1
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 688525 / 209831 (mapo)47.0336111111118.6033333333333447Koordinatoj: 47° 2′ 1″ N, 8° 36′ 12″ O; CH1903: 688525 / 209831 (mapo)
Lago de Laŭerco Lauerzersee (Ŝvico)
Lago de Laŭerco
Lauerzersee (Ŝvico)
DEC
Lago de Laŭerco Lauerzersee
Lago de Laŭerco
Lauerzersee
Map
Lago de Laŭerco
Lauerzersee
Supermara alteco 447 m ü. M.[1]
Surfaca areo 3,1 km²[1]
Maksimuma longo 3,0 kmf6
Maksimuma larĝo 1,0 kmf7
Akva volumeno 0,0234 km³dep1f8
Maksimuma profundo 14 m[1]
Averaĝa profundo 7,6 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) ? jaroj
Borda longo1 11,919 km[1]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Geografio redakti

La Lago de Laŭerco situas nordoriente de la monto Rigi, sude de Steinenberg kaj okcidente de la montmasivo Mythen. Ĉefa alfluanto de la de la Lago de Laŭerco estas la Steiner Aa, kiu fontas sub la montpasejo Sattel. La elfluanto estas la rivero Seeweren, la ĉefa alfluanto de Muota.

Proksimume de la suda lagobordo situas la du malgrandaj insuloj, nome Schwanau kun areo de 5728 m² kaj Roggenburg kun arego de 750 m². Roggenburg ne estas loĝata. Sur Schwanau troviĝas kapelo, kastelruino kaj gastejo.

Komunumoj ĉirkaŭ la lago redakti

Nordokcidente rekte ĉe la lagobordo situas la komunumo Laŭerco, kiu donis al la lago sian nomon. Norde de la lago situas la komunumo Steinen kaj en sudo la kantoĉefurbo Ŝvico.

Cunamo redakti

La 2-an de septembro 1806 la Montofalo de Goldau malgrandigis la surfacon de la lago. La evento kaŭzis cunamon, kiu detruis grandan parton de la vilaĝo Laŭerco kaj mortigis 457 homojn.

Oftaj inundoj redakti

Precipe pli novaj konstruaĵoj apud la lagobordo ofte inundiĝas. Post la inundoj en la jaro 1999 kaj 2005 ekzistas planoj pri konstruo de tunelo al la Kvarkantona Lago por estonte eviti inundojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti