Lago de Managua (ankaŭ nomigita Lago Xolotlán) estas lago en Nikaragvo. Ĝia hispanlingva nomo estas sama kiel la esperanta. Ĝi longas proks. 65 kilometrojn (40 mejlojn) kaj vastas iom 25 kilometrojn (15 mejlojn). Similare al Lago de Nikaragvo, ĝia nomo venis de hispanaj konkerantoj pro "Mangue", ilia nomo por la Mánkeme triboj, kaj "agua" ("akvo"). La urbo Managua, ĉefurbo de Nikaragvo, situas senpere sur sudokcidenta flanko de la lago.

Lago de Managvo
lago [+]

Defluantoj
- defluantoRivero Tipitapa
UrboManagvo

Supermara alteco39 m [+]
Koordinatoj12° 20′ 0″ N, 86° 25′ 0″ U (mapo)12.333333333333-86.416666666667Koordinatoj: 12° 20′ 0″ N, 86° 25′ 0″ U (mapo)

Maksimuma profundo20 m
Averaĝa profundo9,5 m
Areo1 042 km² (104 200 ha) [+]

Lago de Managvo (Nikaragvo)
Lago de Managvo (Nikaragvo)
DEC
Map
Lago de Managvo
Vikimedia Komunejo:  Lake Managua [+]
vdr

Lago de Managua ligas per la Rivero Tipitapa al la Lago de Nikaragvo. Tamen, pro poluego, la taŭraj ŝarkoj de la Lago de Nikaragvo ne eniras la Lagon de Managua.

La lago tre poluiĝis, parte ĉar en jardeko 1950a, Kodak ŝutadis hidrargon en la lagon. Malgraŭ ega danĝero, iuj managuanoj jam loĝas ĉe la lago kaj eltiras fiŝojn por manĝi.

Dum Uragano Mitch en 1998, la lago plialtiĝis tri metrojn (10 piedojn) dum kvin tagoj, detruanta multajn ĉeflankajn domojn.

Eksteraj ligiloj redakti