Lago de Sihl (germane Sihlsee) estas artefarita lago proksime de Einsiedeln en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝia betono akvobaraĵo estas 33 m alta kaj 124 m longa. La lago estas la plej granda artefarita lago de Svislando laŭ surfaco kun maksimuma longo de 8.5 km kaj maksimuma larĝo de 2.5 km. La plej granda profundo estas 17 m.

Sihlsee
Mapo
Mapo
baraĵlago • area not part of a municipality of Switzerland • lago
Situo Kantono Ŝvico, Svislando
Speco de la lago Rezervujo
Ĉefaj fontoj Sihl, Minster
Ĉefaj elfluoj Sihl
Setlejoj Malneta, Willerzell, Birchli, Euthal
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 702204 / 219933 (mapo)47.12258.7855555555556889Koordinatoj: 47° 7′ 21″ N, 8° 47′ 8″ O; CH1903: 702204 / 219933 (mapo)
Sihlsee (Ŝvico)
Sihlsee (Ŝvico)
DEC
Sihlsee
Sihlsee
Map
Sihlsee
Supermara alteco 889 m
Surfaca areo 11,3 km²f5
Maksimuma longo 8,5 kmf6
Maksimuma larĝo 2,5 kmf7
Akva volumeno 96 milionoj m³dep1f8
Maksimuma profundo 17 mf10
vdr
Lago de Sihl kun Fluebrig
Norda bordo de la Lago de Sihl

La elektrocentrala projekto estis lanĉita en 1932. La betona akvobaraĵo kaj du viaduktoj super la lago estis jam konstruitaj antaŭ ol en 1937 la valo estis superakvigita. 55 bienoj dronis komplete kaj 1762 personoj devis forlasi sian hejmon.

La lago de Sihl havas volumenon de proksimume 96 milionoj m³ kaj nutras la elektrocentralon Etzel en Altendorf ĉe la Supra Lago de Zuriko. La elektrejo Etzel liveras aktuale elektron por la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

La rompo de la betona akvobaraĵo de la lago de Sihl kaŭzus, laŭ studoj inundon de alteco ĝis 8 m en la urbo Zuriko. Tial estis instalita alarmsistemo, kiun oni testas ĉiujare en februaro.

La elfluanto el la lago estas la rivero Sihl, kies akvokvanto pro la eklektra centralo estas minimumigita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti