Lago de Zwischenahn

La lago de Zwischenahn (germane Zwischenahner Meer) troviĝas en la okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi havas surfacon de 5,5 km² kaj averaĝan profundaĵon de 3,3 metro. La maksimuma profundaĵo estas 6 metroj. La lago situas centre de la komunuma teritorio de la urbo Bad Zwischenahn kun ties komunumopartoj Dreibergen kaj Rostrup, en la distrikto Ammerland kaj en la historia regiono Oldenburgio. Temas pri la tria plej granda lago de la nuna federacia lando Malsupra Saksio.

Lago de Zwischenahn
Zwischenahner Meer
lagodolino
Situo Malsupra Saksio, Germanio
Setlejoj Bad Zwischenahn kun komunumopartoj Dreibergen kaj Rostrup
Datenoj
Koordinatoj 53° 11′ 52″ N, 8° 1′ 2″ O (mapo)53.1977777777788.01722222222225Koordinatoj: 53° 11′ 52″ N, 8° 1′ 2″ O (mapo)
Lago de Zwischenahn Zwischenahner Meer (Malsupra Saksio)
Lago de Zwischenahn
Zwischenahner Meer (Malsupra Saksio)
DEC
Lago de Zwischenahn Zwischenahner Meer
Lago de Zwischenahn
Zwischenahner Meer
Map
Lago de Zwischenahn
Zwischenahner Meer
Supermara alteco m
Surfaca areo 5,5 km²f5
Maksimuma longo 2,8 kmf6
Maksimuma larĝo 2 kmf7
Maksimuma profundo 6 mf10
Averaĝa profundo 3,3 mf11
Borda longo1 11 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La lago estas populara loko por akvaj sportoj, sed ĝi estas ankaŭ grava vivloko por akvaj birdoj. Ĝi situas en zono aparte frekventita de migrantaj birdoj.

la lago en somero
...kaj en vintro


Flaŭro redakti

Proksime de la laga bordo, en la lago ankoraŭ preskaŭ komplete restis zono de la loka aŭstrala fragmito - la apudborda zono tamen nun nur larĝas 8 ĝis 10 metrojn, dum en antaŭaj jarcentoj estis ĝis 200 metroj. Kaŭzo de tiu redukto ne estis la uzo de la planta materialo por tradiciaj tegmentoj de historiaj domoj, sed la laga uzo por akvaj sportoj kaj boatado. Por redukti la ekologian damaĝon, oni komplete malpermesis motorajn boatojn sur la lago, kaj kvante tre reduktiĝis la breta velado. Krome lagoĉirkaŭa kanalo garantias, ke per sterko poluita akvo el la ĉirkaŭaj kampoj ne plu povas eniri la lagon kaj tie ne plu povas ŝanceligi la ekologian ekvilibron.

Kiel ĉe la aliaj lagoj de norda Germanio, en la borda zono oftas tifaoj - tri tigoj de ĝi kun la karakteriza piŝtoforma spadiko eĉ videblas en la blazono de la urbo Bad Zwischenahn. Proksime de la bordo en la lago abundas nufaroj de flavaj floroj, nimfeoj de blankaj floroj kaj pliaj akvoplantoj.

 
laga panoramo