Laguna del Marquesado

Laguna del Marquesado [laGUna delmarkeSAdo] (Lageto de la Markislando) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝia nomo derivas el iama aparteno al la Markislando de Moya, kreita de la Katolikaj Gereĝoj fine de la 15a jarcento, aktuale en proprieco de la Duko de Alba.

Laguna del Marquesado
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16316
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro José Rodrigo Rubio
Demografio
Loĝantaro 57  (2023) [+]
Loĝdenso 1,13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 1° 40′ U (mapo)40.1776687-1.6714976Koordinatoj: 40° 11′ N, 1° 40′ U (mapo) [+]
Alto 1 320 m [+]
Areo 37,91 km² (3 791 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Laguna del Marquesado (Provinco Kvenko)
Laguna del Marquesado (Provinco Kvenko)
DEC
Laguna del Marquesado
Laguna del Marquesado
Situo de Laguna del Marquesado
Laguna del Marquesado (Hispanio)
Laguna del Marquesado (Hispanio)
DEC
Laguna del Marquesado
Laguna del Marquesado
Situo de Laguna del Marquesado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laguna del Marquesado [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas lagunero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 43 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,13 loĝ/km².

Situo redakti

Laguna del Marquesado estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,318 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 37,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°10′40″N 1°40′17″Ok.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Laguna del Marquesado, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Laguna del Marquesado kie oni alvenis al la nunaj 43.

Natura Rezervejo redakti

La Natura Rezervejo de la Laguna del Marquesado, situa en la municipa teritorio de Laguna del Marquesado (Cuenca), estas en bela loko, ĉe la ŝoseo Cañete-Tragacete. Tiu singulara lageto estas ĉirkaŭata de kareksaro kaj en ĝi loĝas nombraj akvobirdoj. La Laguna del Marquesado estas malgranda humidejo de karsta deveno, formata de la ŝtopigo de la rojo Soto kiel konsekvenco de la formado de traverta bariero, de nesalaj kaj permanentaj akvoj. La vegetaĵaro estas abunda kaj diversa kun specioj tipaj kaj restintaj en regionoj eŭrosiberiaj, aktuale en precizaj enklavoj kie ankoraŭ restas la kondiĉoj de malsekeco tre minacataj de la klimata ŝanĝo. Speciale gravas specie en danĝero al formorto kiel Sparganium natans. Estas gravaj birdoj la agloj, nizo, buteo, malgrandaj podicepoj, platbeka anaso, galinolo kaj fuliko. La truto konstituas unu el la plej gravaj valoraĵoj de la rezervejo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti