La vorto laiko devenas el la greka lingvo λαϊκός (laikós, "unu el la popolo"), siavice el lingva radiko λαός (laós' = popolo").

Transformiĝo de la senco de "laiko" redakti

La termino "laiko", jam uzita en la eklezia lingvaĵo, ricevis, aŭ ĝi pliintensiĝis, en Mezepoko la sencon de «"popolo" signifante tiujn kiuj, malsame ol la kleruloj, sciis nek legi nek skribi nek paroli la latinan lingvon.

Moderna diskutata signifo redakti

La termino "laiko" en la moderna komunuza signifo koincidas kun "nekonfesia", aŭ kun "malligita" el iu ajn religia aŭtoritato konfesia, aŭ eklezia (aŭ neeklezia), kaj do el iu ajn religia konfesio (aŭ nereligia).

En la lastaj jaroj la termino "laiko" estas nepropre uzita por indiki nespecifan agnostikulon aŭ ankaŭ ateiston. Tiu uzo, laŭ kelkaj filologoj, estas semantike neĝusta ĉar "laiko" havas signifon de liberiĝo el la konfesia aŭtoritato, sed ĝi ne senvalorigas la praktikon de aparta religia kredo; tial eblas distingi "laikaj kredantoj".

La uzo, pliĝuste la misuzo, de la termino "laiko" kun funkcio de sinonimo perfekte surmetebla sur "kontraŭklerikalulo" aŭ "ateisto", generis la kutimon utiligi la terminon, kun kvalifiko iom negativa, "laikisto" kun signifo simila kaj kontraŭa al la uzo de la termino "klerikalulo" por indiki personojn kiuj sin difinas "laikoj » kaj sin kondutas kiel "kontraŭklerikaluloj".

Sortimento de signifoj redakti

  • Ĉar en la okcidentajn lingvojn "laiko" penetris el la kristana lingvaĵo, utilas priskribi la tiaman kaj nunan signifojn. Origine la termino indikadis la tutan popolon kredantan je Jesuo Kristo, poste ĝi pasigis indiki la kredantan eron ne ordinitan, nome neapartenanta al la rango de diakonoj, pastroj kaj episkopoj. Tiu lasta senco estas ankaŭ nun praktikata en la Katolika Eklezio kaj en la Orientaj kristanaj Eklezioj. Tiel estas fiksita ankaŭ en la katolika kodo de kanona juro kaj en la sennombraj dokumentoj de la Katolika Eklezio kaj de la Orientaj Eklezioj. [1] En Protestantismo la vorto "laiko" referencas al kredantaj membroj kiuj ne havas apartajn funkciojn en la eklezio, nome kiuj ne estas pastorojpliaĝulo, ktp.
  • En politiko, kaj similaĵoj, "laiko" estas kiu inklinas al neta separo de la vivo el la influo de la religiaj konfesioj, nome por indiki tiujn kiuj inspiriĝas al la valoroj de la Laikeco. Pro kutima altiro, "laiko" estas ankaŭ kiu deziras malpliiĝon de la influo de la religiaj konfesioj sur la socio ĝenerale.
  • "Laiko" ankaŭ, sed kun io da malrespekto por la kredantoj, aludas personon kiu celas sin deklari sena de antaŭjuĝoj. Tial "rezoni laike" estas esprimo uzata por indiki rezonadon kiu ne startas el aprioraj antaŭkondiĉoj kaj ne aliras al senfundamentaj konkludoj. Sed tielsence ankaŭ tiu kiu alvenas al la kredo, aŭ kiu priserĉas la fundamentojn raciajn kaj konfermiĝas en sia kredo, povas esti persono kiu procedas senantaŭjuĝe kaj do rajtas sin difini tiatipa "laiko".
  • La temino "laiko" estas uzata ankaŭ en kunteksto de specialaj profesioj por indiki tiujn kiuj ne praktikas la profesion. En kelkaj ŝtatoj, foje, laiko indikas personojn apartenantajn ja jes al la sama profesio, sed ne al la sama funkcia rango: "laiko" ekzemple en jugejaj konsidoj kiel okazadis en la inkviziciaj tribunaloj kie dum procezoj, sed senvoĉrajte, partoprenis popolanoj ne juĝistoj.

Sume: por kompreni la ekzaktan sencon de la vorto "laiko" de la parolanto necesas atenti pri la cirkonstancaj elementoj, foje ne tuj percepteblaj.

Notoj redakti

  1. Vidu, ekzemple, Lumen Gentium. 30-38; Ĉrietifideles laici de 1988; Katekismo de la Katolika Eklezio pragrafo 4-a.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Cathpedio, reta katolika enciklopedio.
  • [2] Difino pri laiko en ia itala vortaro de De Maŭro.
  • [3] Katolika laikaro kongresas.
  • [4] Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine Kapvorto "laiko" en la la Plena Ilustrita Vortaro.