ÁKOM Lajos estis hungara orgenisto, komponisto naskiĝinta en Margitta la 7-an de marto 1895 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de majo 1967.

Lajos Ákom

Verkoj redakti

Ákom estis disĉiplo de orgenisto Dezső Antalffy-Zsíross en la muzikakademio kaj poste li koncertis kun sukceso kaj enlande kaj eksterlande. Mallongtempe li estis instruisto pri orgeno de la Nemzeti Zenede. Ekde 1921 ĝis sia morto li estis la ĉeforgenisto de la reformita preĝejo de Kálvin tér. Li ankaŭ komponis, inter 1937-1942 li komponis akompanajn muzikaĵojn por filmoj.

Fonto redakti

Elektitaj filmoj redakti

  • Két fogoly (1937)
  • Nem loptam én életemben (1939)
  • Csákó és kalap (1941)
  • Álomkeringő (1942, kun Szabolcs Fényes)