Lajos BÁRDOS [lajoŝ bArdoŝ], hungare Bárdos Lajos estis hungara komponisto, muzikologo kaj korusestro.

Memortabulo pri Lajos Bárdos

Lajos Bárdos naskiĝis la 1-an de oktobro 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de novembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Bárdos studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto, kie la plej grava instruisto estis Zoltán Kodály. Poste li instruis en gimnazio kaj tie fondis ankaŭ elstaran koruson. Baldaŭe li instruis en la altlernejo kaj en 1931 li fondis muzikan periodaĵon, post 3 jaroj movadon Kantanta junularo. Li ofte prelegis kaj dirigentis korusojn. Li ricevis premion Kossuth en 1955, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto) redakti

  • Harminc írás (Tridek skribaĵoj), fakaj eseoj, 1929-1969
  • Liszt Ferenc a jövő zenésze (Ferenc Liszt estas muzikisto de la futuro), studo, 1976
  • diversaj muzikaĵoj por korusoj

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio