Lajos Bartucz
Lajos Bartucz [lajoŝ bartuc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartucz Lajos estis hungara antropologo, altlerneja instruisto, speleologo, membro de Societo Dugonics.
Lajos Bartucz | |
---|---|
Lajos Bartucz | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1885 en Szegvár |
Morto | 3-an de junio 1966 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | antropologo • universitata instruisto |
Lajos Bartucz[1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1885 en Szegvár, li mortis la 3-an de junio 1966 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajos Bartucz maturiĝis en piarista gimnazio de Kecskemét. Li akiris antropologian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1909. Jam dum la studentaj jaroj li estis samloke asistanto, en 1914 li atingis la instruan rangon privata profesoro. Dum la Hungara Sovetrespubliko li spektaklis ankaŭ al laboristoj, tial post falo de la respubliko li estis neglektita. En 1921 li eklaboris en la Hungara Nacia Muzeo, kie inter 1935-1940 li estis etnografia direktoro. Li denove instruis en la universitato inter 1932-1939. Li estis katedrestro inter 1940 kaj 1959 en Scienca Universitato de Szeged, sed li instruis ankaŭ en la budapeŝta universitato inter 1949-1959. Li doktoriĝis en 1952. Inter 1959-1965 li estis institutestro, poste li pensiuliĝis. Li ricevis 3 premiojn inter 1931-1964.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Az emberiség faji felosztásáról (1905)
- Arad megye népének anthropológiai vázlata (Arad megye, 1912)
- A magyar jakobinusok emlékezete (kunverkinto, 1919)
- Über die Anthropologie der Ungaren aus der Umgebung des Balaton-Sees (1923)
- Honfoglaláskori magyar koponyák (1926)
- Über die anthropologischen Ergebnisse der Ausgrabungen von Mosonszentjános (1929)
- Az emberfajták és a magyarság faji összetétele (1935)
- Magyar ember, típus, faj (1940)
- A magyar nép (redaktita librok, 1943)
- Adatok a magyarországi avarok ethnikai és demográfiai jelentőségéhez (1950)
- A Szentes-Kajászi avarkori temető tipológiájához (1958)
- A praehistorikus trepanáció és orvostörténeti vonatkozású sírleletek (1966)
Memorigiloj redakti
- memortabuloj en Szeged kaj Szegvár