Lajos Bolba [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bolba Lajos estis hungara dirigento, redaktoro, gimnazia kaj altlerneja instruisto.

Lajos Bolba
Lajos Bolba
Lajos Bolba
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1931 (1931-08-02)
en Kežmarok
Morto 29-an de januaro 2018 (2018-01-29) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Éva Póka
Infanoj Éva Bolba • Tamás Bolba
Okupo
Okupo dirigento
vdr

Lajos Bolba [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1931 en Kežmarok (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 29-an de januaro 2018.

Biografio redakti

Lajos Bolba apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis lernejojn precipe en Bratislavo. En 1945 li rifuĝis al Hungario pro molestadoj de la hungareco. Li daŭris la lernadon en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1951. Post siaj studoj li instruis en gimnazio, poste li estis kulturdomestro, en 1959 li ricevis postenon en la Hungara Radio, kie li longe redaktis muzikajn programojn. Li estis ankaŭ dirigento de Teatro József Attila dum 2 jardekoj, li faris similajn laborojn ekzemple en Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Madách, eĉ li instruis en Teatra kaj Filma Altlernejo. Li pensiuliĝis en 1991, tamen poste li estis lernejestro kaj li havis postenon en Hungara Televizio. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti