Lajos Boray

hungara aktoro

Lajos Boray [lajoŝ borai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boray Lajos estis hungara aktoro, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Borai Lajos Nándor Imre.

Lajos Boray
Lajos Boray sur scenejo
Lajos Boray sur scenejo
Persona informo
Naskonomo Borai Lajos Nándor Imre
Naskiĝo la  7-an de februaro 1893(nun 1893-02-07)
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando)
Morto la 17-an de marto 1980
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • grafikartisto • pentristo
vdr

Lajos Boray [1] naskiĝis la 7-an de februaro 1893 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 17-an de marto 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Boray frekventis mezlernejon en Sárospatak, poste li akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1915. Li batalis dum la 1-a mondmilito (1915-1918), poste li estis militkaptito. Hejmenveninta en 1922 li estis membro de Teatro Belvárosi, poste li vivis en Parizo kiel pentristo. Inter 1929 kaj 1932 li apartenis al Nova Teatro (Budapeŝto), poste denove al Teatro Belvárosi, fine al Gaja Teatro (1942–1944). Inter 1937 kaj 1945 li instruis en la Aktora Lernejo. Depost la 2-a mondmilito la aktora-politika komisiono malpermesis lin aktoradi, nur inter 1951-1953 li havis rolojn en Teatro Szigligeti (Szolnok), inter 1954–1960 en Teatro Petőfi.

Li edziĝis en 1938.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • A gőg (1918) – György
  • Terike (1924) – Béla Sámson
  • Hyppolit, la lakeo (1931) – dancisto
  • Szerelmi láz (1942) – kuracisto
  • Vasvirág (1958)
  • Az utolsó vacsora (1962)
  • Legato (1977)

Fontoj redakti