Lajos Czinege [lajoŝ cinege], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czinege Lajos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, altranga oficiro.

Lajos Czinege [1] Arkivigite je 2015-02-26 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 24-an de marto 1924 en Karcag. Li mortis la 10-an de majo 1998 en Leányfalu.

Biografio redakti

Lajos Czinege frekventis bazlernejon, poste li faris kamparanan laboron, krome li lernis por esti forĝisto. Dum la 2-a mondmilito li ne batalis, sed li kaŝiĝis. Li aliĝis al la sindikato en 1944, en la sekva jaro al la komunistoj. En 1946 li estis memservanta soldato, en la sekva jaro urba partiestro, poste li frekventis dumonatan partian lernejon. Paŝo post paŝo li ricevis pli signifajn partiajn taskojn kun postenoj. En 1952 li havis postenon jam en la ministerio pri defendo. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li estis ĉefa apoganto de János Kádár, li establis komunistan gvardion. Inter 1957 kaj 1960 li estis partiestro de departemento, inter 1958 kaj 1967 parlamenta deputito, inter 1960 kaj 1984 ministro pri defendo, krome li havis diversajn partiajn postenojn. En 1989 li plene retiriĝis. Dum la socialismo li ofte ĉasadis.

Fontoj redakti