Lajos Drahos

hungara politikisto

Lajos Drahos [lajoŝ drahoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Drahos Lajos estis hungara politikisto, parlamentano, diplomato, laboristo.

Lajos Drahos [1] naskiĝis la 7-an de marto 1895 en Budafok, li mortis la 20-an de junio 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Drahos lernis en sia naskiĝurbo, li aĝis 18. kiam li akiris diplometon pri ferlaboroj. Li aliĝis al la sindikatoj kaj socialdemokratoj en 1913. Li estis eksigita en la laborejo, ĉar li ne laboris en la 1-an de majo. Li laboris plu en Vieno. Dum la 1-a mondmilito li estis aŭ armea laboristo aŭ soldato en puna taĉmento. Dum la Hungara Sovetrespubliko li komence estis fervojisto, poste soldato. En la sekva jaro li ofte estis forigita el la laborejoj pro sindikataj agadoj. En 1926 li konatiĝis kun komunistoj, post jardeko li aliĝis al iliaj neleĝa movado. En 1938 li estis kondamnita al prizono 2 monatojn. En 1945 li ricevis seĝon en la provizora parlamento, poste li jam estis elektita parlamenta deputito. Inter 1949 kaj 1951 li estis parlamentestro, poste ambasadejestro en Varsovio. En 1955 li emeritiĝis, tamen iomete li faris sindikatajn agadojn. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li estis membro de Hungara Socialista Laborista Partio kaj ties armita taĉmento. Li ricevis postmortan premion en 1999.

Fontoj redakti