Lajos HATVANY [lajoŝ hatvani], hungare Hatvany Lajos estis hungara verkisto, kritikisto, literaturhistoriisto, unu el la plej gravaj mecenatoj de la hungara literaturo, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Ferenc Hatvany.

Lajos Hatvany
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1880 (1880-10-28)
en Budapeŝto
Morto 12-an de januaro 1961 (1961-01-12) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Lajos Hatvany
Familio
Dinastio Hatvany-Deutsch family vd
Patro Sándor Hatvany Deutsch vd
Gefratoj Ferenc Hatvany vd
Edz(in)o Christa Winsloe vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • literaturkritikisto vd
Laborkampo hungara literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo pri Lajos Hatvany

Li naskiĝis en la 28-an de oktobro 1880 en Budapeŝto, kiel Deutsch Lajos. En 1897 li ŝanĝis la nomon al Hatvany-Deutsch, en 1917 al Hatvany. Li mortis en la 12-an de januaro 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Li naskiĝis riĉulo juda kaj frekventis lernejojn en Hungario kaj Germanio. En 1905 li ekhavis diplomon. En 1908 li estis unu el la fondintoj de Nyugat. En 1911 li forlasis la revuon kaj vivis en Berlino ĝis la hejmenveno en 1917. Post la revolucioj li rifuĝis al Vieno, poste al Berlino kaj Parizo. En 1927 li hejmenvenis, sed en 1938 li denove migris al Parizo, poste al Oxford. En 1947 li denove hejmenvenis, kie li instruis en la universitato. Li ricevis premion Kossuth en 1959.

Liaj amikoj estis Endre Ady, Árpád Tóth, Attila József kaj aliaj, kiujn li ofte helpis ankaŭ finance. Li verkis romanojn kaj teatraĵojn, dume li longe studis vivon de Sándor Petőfi. Li verkis ankaŭ germane. Liaj pseŭdonimoj estis Pilvax kaj Agricola. Li apartenis al la hungaraj framasonoj.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio