Lajos Hevesi [lajoŝ heveŝi], germane Ludwig Hevesi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hevesi Lajos estis aŭstrohungara ĵurnalisto, kritikisto, membro de Societo Kisfaludy (1909). Lia origina nomo estis ĝis 1872 Lőwy Mór, lia pseŭdonimo estis komence Hevesi Lajos, poste Onkel Tom.

Lajos Hevesi
Lajos Hevesi
Lajos Hevesi
Persona informo
Naskonomo Lőwy Mór
Naskiĝo 20-an de decembro 1843 (1843-12-20)
en Heves
Morto 27-an de februaro 1910 (1910-02-27) (66-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Franziska Abel
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistokritikisto
vdr

Lajos Hevesi[1] naskiĝis la 20-an de decembro 1843 en Heves (urbo), li mortis la 17-an de februaro 1910 en Vieno.

Biografio redakti

Lajos Hevesi devenis el juda familio. Li maturiĝis en Pest (urbo), poste li studis medicinon kaj filologion inter 1862–1866 en Universitato de Vieno, sed li ne akiris diplomon. Inter 1866–1910 li estis ĵurnalisto de la germanlingva en:Pester Lloyd, sed li kontribuis ankaŭ en aliaj gazetoj, eĉ li fondis revuon. Ekde 1875 Hevesi loĝis en Vieno kaj daŭris la ĵurnalistan laboron, li plej ofte kontribuis kritikojn, ankaŭ novelojn. Li partoprenis en redaktaj laboroj de eldonaĵo Az Osztrák–Magyar Monarchia írásban és képben inter 1885–1910. Li ekhavis nekuraceblan malsanon, tial li mortpafis sin.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A kereskedelmi levelezésnek kézikönyve. Elméleti és gyakorlati utmutatás. (1864)
  • Vásárok világszerte (1868)
  • Sie sollen ihn nicht haben! Heiteres aus ernster Zeit. (1871)
  • Jelky András bajai fiú rendkívüli kalandjai ötödfél világrészben (1872, multfoje eldonita libroforme, germane kaj finne: 1875). (En Esperanto: La aventuroj de Andreo Jelky)
  • Budapest és környéke. – Budapest und seine Umgebungen. (1873, 2004)
  • Kalauz Felső Magyarország vasutain. Kézikönyv a Kárpátokat beutazók számára. (1873, ankaŭ germane)
  • Karczképek az ország fővárosából (1876, 2015)
  • Neues Geschichtenbuch (1885)
  • Glückliche Reisen (1895)
  • Ars Nova. Az 1901. év képzőművészetének válogatott remekei fénymetszetekben. (1902)
  • Flagranti und anderen Heiterkeiten (1909, 2009)

Fontoj redakti

Referencoj redakti