Lajos Károlyi

hungara advokato, politikisto

Grafo Lajos Károlyi [lajoŝ kAroji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyi Lajos estis hungara notario, ŝtata oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagykárolyi [nadjkAroji], lia patro estis József Károlyi, liaj plej konataj fratoj estis István Károlyi kaj György Károlyi, lia filo estis Alajos Károlyi.

Lajos Károlyi
Lajos Károlyi (1830)
Lajos Károlyi (1830)
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1799 (1799-09-15)
en Vieno
Morto 28-an de aŭgusto 1863 (1863-08-28) (63-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj hungaragermanalatina
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro József Károlyi
Patrino Elisabeth Waldstein-Wartenberg
Infano Alajos Károlyi
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Lajos Károlyi[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1799 en Vieno, li mortis la 28-an de aŭgusto 1863 en Vieno.

Biografio redakti

Lajos Károlyi akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1819, poste li havis postenon en la landa administracio en Vieno. Iom poste li estis subnotario de Pest. Inter 1830-1841 li estis vicdepartementestro en Csongrád (historia departemento), poste departementestro en Abaúj, ekde 1845 en Nyitra (historia departemento). Li estis fidelulo de Habsburgoj, sed li strebis por la hungara ekonomio. Li edziĝis en 1822 kaj vidviĝis en 1862. Lia edzino naskis 2 filojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Tentamen publicum ex doctrina religionis, logica, psychologia empirica,... (1816)
  • Dissertatio inaug. historico juridica de juribus, et praerogativis palatinorum... (1819)
  • Tek. ns. Csongrád vármegyének, mélt. nagy-károlyi gróf Károlyi Lajos ur... (1835)
  • Mélt. n.-Károlyi gróf Károlyi Lajos úr. t. ns. Abauj megye főispánya által... (1843)

Fontoj redakti

Referencoj redakti