Lajos Kónya [lajoŝ kOnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya Lajos estis hungara poeto, verkisto kaj instruisto.

Lajos Kónya
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1914 (1914-11-02)
en Felsőgalla
Morto 13-an de julio 1972 (1972-07-13) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos Kónya naskiĝis la 2-an de novembro 1914 en Felsőgalla (nuntempa urboparto de Tatabánya). Li mortis la 13-an de julio 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Familio de Lajos Kónya migris al Francio en 1924, sed baldaŭe ili revenis. Lajos Kónya frekventis lernejon por instruistoj en Sopron. En la 1930-aj jaroj aperis liaj poemoj. Li batalis dum la 2-a mondmilito en fronto ĉe Dono, poste li instruis en Oroszlány. Baldaŭe li havis diversajn postenojn kaj redaktis revuojn. Li ricevis premiojn Kossuth en 1950 kaj 1953.

Verkaro (selekto) redakti

  • 18 poemaroj inter 1936-1971, ekzemple Válogatott versek (Selektitaj poemoj) 1953
  • Iskolások (Lernantoj), poemeca fabelo, 1954
  • 4 romanoj inter 1956-1973, ekzemple Soproni évek (Studjaroj en Sopron), 1973

Fontoj redakti