Lajos Kardos [lajoŝ kardoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kardos Lajos estis hungara psikologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1985).

Lajos Kardos
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1899 (1899-12-14)
en Rákospalota
Morto 12-an de julio 1985 (1985-07-12) (85-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo psikologo • psikiatro
vdr

Lajos Kardos [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1899 en Rákospalota (iama urbo). Li mortis la 12-an de julio 1985 en Londono.

Biografio redakti

Lajos Kardos frekventis 2 universitatojn en Vieno, poste inter 1929-1934 li esploris helpe de stipendio. Hejmenveninta li ne havis postenon. Post la dua mondmilito li laboris en psikologia instituto, poste ekde 1947 ĝis la emeritiĝo en 1971 li instruis en Universitato de Budapeŝto, kie li estis ankaŭ katedrestro. Li okupiĝis pri perceptoj, lernado de bestoj, komparo de rememoroj inter homoj kaj aliaj bestoj.

Memorigiloj redakti

  • en 2002 oni fondis memormedalon pri Lajos Kardos

Verkaro (elekto) redakti

  • Ding und Schatten (1934), hungare: (1984)
  • Lélektan (Psikologio), (1953)
  • Általános pszichológia (Ĝenerala psikologio), (1964)
  • A neuropszichikus információ eredete, (1976), angle: (1984)

Literaturo redakti