Lajos KASSÁK [lajoŝ kaŝAk], (esp. Ludoviko Kassak[1]), hungare Kassák Lajos estis elstara hungara verkisto, poeto, tradukisto, grafikisto, framasono. Lia edzino estis Jolán Simon.

Lajos Kassák
Skulptaĵo pri Kassák
Skulptaĵo pri Kassák
Persona informo
Kassák Lajos
Naskiĝo 21-an de marto 1887 (1887-03-21)
en Nové Zámky
Morto 22-an de julio 1967 (1967-07-22) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Socialdemokrata Partio de Hungario • Partio de Hungaraj Laboristoj vd
Familio
Gefratoj Erzsi Újvári vd
Edz(in)o Klára Kárpáti • Jolán Simon • Klára Kárpáti vd
Profesio
Okupo poeto • politikisto • pentristo • tradukistoĵurnalistoarkitektoverkisto • desegnisto • grafikartisto • eseisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto pri Kassák (1917)

Li naskiĝis la 21-an de marto 1887 en Érsekújvár (nun Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 22-an de julio 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kiel faklaboristo, li komencis labori en Budapeŝto en 1904. Li aranĝis strikojn en 1905. En 1909 li perpiede iris al Parizo, sed oni hejmenvenigis lin. Li debutis, kiel poeto en 1908, kiel verkisto en 1912. En 1919 pro politika agado li migris al Vieno kaj revenis en 1926, dume li vizitis Berlinon en 1922. En 1946 li aliĝis al la framasonismo [1]. En 1948 li estis elektita parlamentano. En 1953 li kritikis la komunistojn, tial li ne povis verkadi ĝis 1956. Poste li rajtis vojaĝi al eksterlando nur unufoje. Li estis estro de la hungara avangardo. En 1965 li ricevis premion Kossuth.

Verkoj (elekto) redakti

  • La ĉevalo mortas, la birdoj forflugas A ló meghal, a madarak kirepülnek 1922
  • Vivo de homo Egy ember élete 1927-1935 (membiografio)
  • Fino de vojo Az út vége 1946
  • Poemoj kaj desegnaĵoj 1958
  • La Vojoj estas Nekonataj, Amsterdam (1940)
  • Ĉiuj poemoj 1970
  • kolektitaj tradukaĵoj 1986

Referencoj redakti

  1. el la kovrilo de la libro La vojoj estas nekonataj