KERESZTES Lajos (keresteŝ) estis hungara luktisto, olimpikĉampiono naskita en Alsósófalva la 28-an de aprilo 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 9-an de aŭgusto 1978.

Lajos Keresztes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1900 (1900-04-30)
en Departemento Odorhei
Morto 9-an de aŭgusto 1978 (1978-08-09) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto
vdr

Biografio redakti

Ĝis 1923 Lajos Keresztes estis luktisto de la Sportklubo Húsos, inter 1924 kaj 1932 de la Hungara Atleta Klubo (MAC). Li konkuris en klasikstila malpeza luktado. En 1928 li estis ĉampiono de la olimpio de Amsterdamo. En 1924 en la olimpio de Parizo li gajnis la 2-a lokon. En 1925 en la Eŭropa-ĉampioneco en Milano li iĝis ĉampiono. En 1923 kaj 1925 li estis hungara ĉampiono. En 1927 kaj 1931 li estis ano de la hungara ĉampionteamo, ekde 1924 ĝis 1928 hungara selektitulo. Li estis oficisto.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti