Lajos Lőrincz (juristo)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri juristo. Por informoj pri baledisto, vidu la artikolon Lajos Lőrincz.

Lajos Lőrincz [lajoŝ lOrinc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőrincz Lajos estis hungara juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998).

Lajos Lőrincz naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1935 en Debrecen. Li mortis la 26-an de decembro 2010 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Lőrincz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Szeged inter 19551959. Li eklaboris en jura instituto de MTA. En 1963 li plulernis en Torino. Li estis gastoprofesoro en Usono, Harvard, Stanford, Oxford. En 1978 li ekinstruis kiel katedrestro en altlernejo en Budapeŝto. En 1979 li doktoriĝis antaŭ MTA. En 1992 li instruis jam en universitato. Li okupiĝis precipe pri la ŝtata administrado. Inter 20002005 li estis dekano. Li ricevis premiojn inter 19672002.

Verkaro (elekto) redakti

  • A tudományos kutatások állami irányítása (1969)
  • Közigazgatás és politika (1980)
  • A közigazgatás-tudomány alapjai (1996, 2001)

Fontoj redakti