Lajos Markusovszky

Lajos Markusovszky [lajoŝ markuŝovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markusovszky Lajos estis hungara kuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1863).

Lajos Markusovszky
Memortabulo pri Lajos Markusovszky
Memorejo pri Lajos Markusovszky

Lajos Markusovszky [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1815 en Hungara reĝlando en Csorba (nuntempa Štrba en Slovakio). Li mortis la 21-an de aprilo 1893 en Habsburga Imperio en Abbazia (nuntempa Opatija en Kroatio).

Biografio redakti

Lajos Markusovszky frekventis universitaton en Pest (urbo). En 1843 li estis helpanto de János Balassa. En la sekva jaro li ricevis diplomon, poste 2 jarojn li plulernis en Vieno helpe de stipendio. Li konatiĝis en Vieno kun Ignaz Semmelweis. Hejmenveninta li instruis kaj laboris kun János Balassa. En 1848 li aliĝis al la revolucio kaj li aranĝis la armean kuracan servon. En la sekva jaro li iĝis militkaptito, En 1850 li hejmenvenis, sed li ne rajtis instrui en la universitato. En la sekva jaro ankaŭ Balassa hejmernvenis kaj ili apartenis al progresema rondo. En 1857 li fondis, poste redaktis dum 32 jaroj gazeton Orvosi Hetilap, kiu ankaŭ nun aperas. En 1867 Markusovszky ricevis ŝtatan postenon en la ministerio, tie li strebis ekzemple por Universitato Kolozsvár. En 1892 li pensiuliĝis.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az orvos, mint nevelő (La kuracisto kiel edukisto), (1844)
  • Észrevételek az orvosi tudomány fejlődéséről az utolsó ötven év alatt (1888)
  • Markusovszky Lajos válogatott munkái (Kolektitaj verkoj de M. L.), (1905)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti